Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago: Amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj

26

En 1887 L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: “Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.” Tamen post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas inter tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties multspeciaj loĝantoj.

Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj.

Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: “Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco.

[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Anglalingva versio de la mesaĝo haveblas en esperantoporun.org. Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2022 estas haveblaj en multaj lingvoj en https://espereto.com/informiloj/. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin.]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1047.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi