La 44a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo

ced

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, estis fondita de Ivo Lapenna en 1952. La Esperantologia Konferenco (EK), organizata de CED kaj unuafoje okazigita en 1978, estas grava programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). Dum tiuj sep jardekoj, dekoj da esploristoj estis subvenciataj de CED kaj pluraj aliaj kontribuis al la konferencoj kaj publikaĵoj. Tamen, kio ŝanĝiĝis en Esperantologio kaj Interlingvistiko intertempe? Kiaj estis la teoriaj kaj analizaj kontribuoj de Esperantologio al Lingvistiko kaj aliaj studkampoj?

La 44a EK, okazonta en 2022 en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM), kadre de la 107a UK, elstarigos la 70-jariĝon de CED per la temo “CED 70-Jara: Bilanco pri la Kontribuoj de sperantologio al Sociaj, Politikaj kaj Lingvistikaj Fakdebatoj”. La 44a EK okazos ĵaŭdon, la 11an de aŭgusto, la tutan tagon, de la 9h00 ĝis la 18h00 EDT (UTC-4). Ĉeforganizas ĝin d-roj Guilherme Fians (Universitato Saint Andrews, Skotlando) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado). La organizantoj bonvenigas al ĉiuj ĉeesti la prelegojn kaj partopreni la publikan debaton. Aldone al la EK ankaŭ okazos publika kunsido de CED, vendredon, la 12an de aŭgusto.

La konferenco okazos en tri partoj:
(1) festsesio honore al la 70-jariĝo de CED;
(2) du sesioj pri prelegoj kaj referaĵoj;
(3) publika debato/ronda tablo, malferma al ĉiuj, pri la akcepto (aŭ malakcepto) de Esperanto kiel studobjekto de la sciencoj.

Inter la prelegantoj estas Sabine Fiedler, Grant Goodall, Jonathan Pool, Gabriel Labrie, Davide Astori, Christer Oscar Kiselman, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny. Ĉiuj prelegoj kaj biografioj legeblas ĉe la paĝo de CED, Interlingvistiko.net.

Ĉiuj partoprenantoj de la 107a UK rajtas ĉeesti. Por pliaj informoj, la ĉeforganizantoj kontakteblas retpoŝte ĉe gmf7@st-andrews.ac.uk kaj mtfettes@sfu.ca. Ĉiuj bonvenas aboni la konton de CED ĉe Twitter: @CED_Interling.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1046.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi