TEJO volontuloj, precipe somere, vojaĝas al proponitaj eventoj. Ankaŭ eblas trovi iun mem kaj konvinki ĉiujn, ke ĝi mojosas. Tion mi faris, ĉar eksciinte pri BET – Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio mi tuj sentis, ke mi je kia ajn kosto devas ĉeesti. Mi longtempe interesiĝas pri tiu lando, ĝia lingvo kaj kulturo, kaj mi volis, ke TEJO ekhavu aktivajn homojn en Baltia regiono. Aperis pluraj problemoj, ekzemple pro vojaĝebloj kaj duboj, ĉu mi estas sufiĉe kapabla, ĉar ja estis granda defio sole vojaĝi al granda evento al sufiĉe fora lando nur kun malgranda valizo kaj reprezenti TEJOn.
Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.