Kiel kutime, ankaŭ dum la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo ĉiutage aperas la BETa informilo, ĉi-foje kun la nomo Lumturo. La unua numero de Lumturo aperis la 9an de julio, sabate; dimanĉe aperis la dua, kaj lunde la tria. La kvarpaĝan informilon redaktas Choe Taesok, kiu estas kontaktebla retpoŝte ĉe chojus@gmail.com.
Ĉiuj numeroj de Lumturo estas kaj estos elsuteblaj en la rubriko “BET-56” de la retejo de Litova Esperanto-Asocio http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56.
Oni povas elŝuti ilin ankaŭ per rektaj adresoj:
Lumturo 1. http://www.esperanto.lt/board/data/BET56/BET56_Lumturo_1.pdf
Lumturo 2. http://www.esperanto.lt/board/data/BET56/BET56_Lumturo_2.pdf
Lumturo 3. http://www.esperanto.lt/board/data/BET56/BET56_Lumturo_3.pdf
Lumturo publikigas diversajn informojn, ligitajn kun BET-56. Interalie, en ĝi aperis salutmesaĝoj de Viktorija Čmilytė-Nielsen (prezidantino de la Litovia parlamento), Jurgita Šiugždinienė (ministrino pri klerigo, scienco kaj sporto), Simonas Kairys (ministro pri kulturo), Vytautas Grubliauskas (urbestro de Klaipėda, alta protektanto de BET-56), Artūras Razbadauskas (rektoro de la universitato) kaj de esperantistaj gravuloj.
Se vi deziras sekvi la okazaĵojn de BET-56, legu Lumturon.
AlKo
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-135