Beletra Almanako, 2022, №1

beletra almanakoLa vintrofina eldono de Beletra Almanako (ankoraŭ ne anoncita en ĝia retejo) ampleksas 180 paĝojn. Ĝi estis pretigita evidente en pli posta tempo ol februaro, se juĝi laŭ la enkondukaj poeziaj tekstoj rilataj, eĉ se ne rekte, al la eventoj en Ukrainio.
En la branĉo “Originala prozo” precipe kaptis mian atenton la biografia novelo de Spomenka Štimec, bazita sur la korespondado inter du poetoj: estonino Hilda Dresen kaj kroato Josip Velebit. Probal Daŝgupto dediĉas sian verkon La tirkestoj kaj la kuniklulo al la memoro pri Simo Milojević (kiel multaj aliaj, ankaŭ mi havas mian propran historieton ligitan al Simo kaj UK). Pliaj prozaĵoj venas de Jorge Rafael Nogueras, Mikaelo Bronŝtejn kaj Sara Spanò.

Al “Originala poezio” kontribuas Nicolau Dols kaj Miguel Fernández.

En la traduko de István Ertl aperas fantasta rakonto kun horor-elementoj La musoj de la itala verkisto kaj dramaturgo Dino Buzzati. Ĉu vi volas ludi? de la hungara verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto Dezső Kosztolányi ĉeestas per komuna traduka laboro de Veronika Poór kaj István Ertl. Frua teatraĵo de Marjorie Boulton La eta estonteco, gajninta la unuan premion en la Belartaj konkursoj (1961), havas sian unuan publikigon. Kiel ĝi trafis al Mogens Groth, oni verŝajne neniam ekscios, sed la nuna publikigo iĝis ebla dank’ al Jimmy Stryhn Meyer.

Artikole kaj esee kontribuis Davide Astori (Alessandro Bausani (1921-1988) inter orientalismo, inter – lingvistiko kaj la bahaa kredo. Kelkaj pripensoj 100 jarojn post lia naskiĝo), Pascal Dubourg Glatigny (“Realisma kaj vera rakonto” pri la mondo: La alveturado de Lucien Péraire orienten), Wim Jansen (Ne ĉio estas oro, kio brilas), Gian Carlo Fighiera (La pozicio de la virinoj en la Korano).

Jesper Lykke Jacobsen entreprenas literaturan analizon de la sciencfikcia novelaro Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers. Sten Johansson recenzas pri La sangoruĝa flago de Trevor Steele kaj pri La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein. Detalan analizon pri la 4a reeldono de Parnasa gvidlibro (K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard, kaj N. Ruggiero, kiel redaktoro) faras Jorge Camacho. Laŭ nia eminenta poeto, mankas en PG “ĉapitro pri i.a. la difino, funkcio, roloj, avataroj kaj elementoj de poezieco”, kaj li pledas por “kompetenta redakto de necesa reeldono” de Parnasa gvidlibro. Fine de la almanako sin trovas sobra analizo de Hans E. Becklin pri La malamiko de Putin de Kalle Kniivilä.

La surkovrila kaj rubrikaj fotoj apartenas al Wei-Mai Cheng.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/ba-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi