Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025

ueaLaŭ la Elekta regularo de UEA, por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkumetoj por la Estraro aŭ por komisionoj.

Por serĉi kandidatojn, ni aranĝis malferman alvokon al la membraro kaj kontaktis nuntempajn kaj estintajn estraranojn kaj potencialajn kandidatojn al la nova estraro, entute estis kontakto kun pli ol trideko da potencialaj kandidatoj.

Ĉiuj prezentataj kandidatoj estas individuaj membroj de UEA ekde 2020 aŭ pli frue.

Estraro

La Elekta Komisiono ricevis 8 validajn kandidatojn el kiuj 1 kiel prezidanto, 2 kiel vicprezidanto kaj 1 kiel Ĝenerala Sekretario. La Elekta Komisiono proponas 8-kapan Estraron. La Statuto difinas ene 9 la maksimuman grandecon de la Estraro. Tiel restus unu libera loko, kaze ke la nova Estraro dum sia mandato rimarku mankon de kompetento en difinaj fakoj aŭ manko de taŭga reprezentado.

La kandidatoj estas la jenaj:

Prezidanto: Duncan Charters.
Duncan Charters deklaris sin preta daŭrigi kiel prezidanto sed li pretas resti en la estraro se iu alia volus transpreni la respondecon. La Komisiono esprimis subtenon por Charters pro lia elstara akademia profilo kiu povas ricevi plejvastan respekton en kaj ekster la movado kadre de la reprezenta funkcio de la prezidanto.

Vicprezidantoj: Fernando Jorge Predosa Maia Jr, Amri Wandel.
Ambaŭ kandidatoj estas taŭgaj por la posteno de Vicprezidanto. Ni rekomendas ke Fernando Maia estu unua vicprezidanto kaj Amri Wandel dua vicprezidanto.

Ĝenerala Sekretario: Aleks Kadar.
Aleks Kadar estas la nuntempa Ĝenerala Sekretario, kaj oni multe konsilis al la Komisiono proponi lin al tiu posteno.

Estraranoj: Aurora Bute, François Lo Jacomo, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu.

Komitatanoj C:
Kandidatoj al la estraraneco devas esti komitatanoj. El ili kandidatas kiel komitatano C Aurora Bute, Duncan Charters, Jérémie Sabiyumva
Kandidatiĝas kiel komitatanoj C kun la apogo de la Elekta Komisiono: Gbeglo Koffi, Zsofia Korody, Stephan MacGill, Rakoen Maertens.

Komitataj reviziantoj:
Por la posteno de komitata revizianto neniu kandidatiĝis ĝis la anoncita limdato. La antaŭaj reviziantoj deziris ne denove postuli.

Komisiono pri financoj
La maksimuma nombro de komisionanoj estas 5, tamen 1 estas nomumita de TEJO. Tial la maksimuma elektebla nombro estas 4. La Elekta Komisiono ricevis kvar kandidatiĝojn kaj rekomendas ilian elekton al la Komitato: Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz, Francesco Maurelli.

La Elekta Komisiono
Hans Becklin
Michela Lipari
Guy Matte

La tuta 28-paĝa raporto de la Elekta Komisiono, inkluzive de la 25-paĝa aldono “Biografietoj“ estas elŝutebla ĉe https://uea.org/l/teko

Noto:
La redaktoro korektis kelkajn mistajpojn, sed kelkaj malklaraĵoj (ekzemple: “La Statuto difinas ene 9 la maksimuman grandecon…”, “La antaŭaj reviziantoj deziris ne denove postuli” k. a.) ne estas ŝanĝitaj.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/uea-93

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi