La Tria Skandinava Kongreso

skandinava

La Tria Skandinava Kongreso de Esperanto okazis sur ŝipo inter Kopenhago kaj Oslo dum la tiel nomata Ĉielira semajnfino, la 27-29an de majo 2022. Kial la tria? En majo 2018 ni aranĝis la duan komunan kongreson memore al la unua tia evento antaŭ 100 jaroj, en aŭgusto 1918.

La (unua) Skandinava Kongreso de Esperanto, aranĝita de la pioniro G. H. Backman kaj prezidata de Paul Nylén, havis lokon en Gotenburgo. Montriĝis malfacile (multekoste) celebri la centjariĝon en la sama urbo, kaj oni decidis anstataŭe elekti la pramŝipon inter Kopenhago kaj Oslo kiu ofertas taŭgajn diversgrandajn konferencajn ĉambrojn, krom tranoktadon kaj manĝojn. La kongreso fariĝis sukceso kaj Dana Esperanto-Asocio (DEA) deklaris sin preta aranĝi similan trilandan kongreson post tri jaroj. La KOVIM19-pandemio tamen malhelpis la aranĝon en 2021 kaj ĝi estis prokrastita unu jaron ĝis majo 2022.

Pro la samaj ekonomiaj kialoj ankaŭ la tria trilanda renkontiĝo okazis sur la ŝipo inter Kopenhago kaj Oslo. La programo konsistis el prelegoj, diskutojn, kunbabiladojn kaj amuza komuna vespero kun rakontoj, kantoj kaj ĉendancoj. DEA prezentis diplomon al sia longtempa kaj elstare laborema membro Ileana Schröder kaj NEL (Norvega Esperantista Ligo) raportis ke ĝi donis diplomon al du siaj elstaraj membroj Otto Prytz kaj Douglas Draper.

La prelegoj temis, interalie, pri ”Historio de metodoj de la instruado de fremdaj lingvoj” (Bent Jensenius), ”Scienco helpe al publika bonfarto. Atingoj kaj bezonoj” (Orlando Raola), ”Blinduloj en la Esperanto-movado” (Otto Prytz), ”Vivmendio kaj daŭrigebla socio (Gunnar Farm) kaj ”Kiel mondvojaĝi per Esperanto (Heroo el Koreio), kaj kelkaj temoj kaŭzis viglajn diskutojn. En ambaŭ urboj lokaj esperantistoj ofertis gvidadon kaj ekskursojn kiam la ŝipo restis ĉe la kajo.

Ann-Louise Åkerlund

Fotis Peter Wraae

Fonto: esperanto-landa-agado

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi