Superforta ambicio: Senpage elŝutebla primovada satiro

superforta ambicioSaĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017).

Hodiaŭ, la 19an de junio 2022 en la virtuala biblioteko de Sezonoj aperis la bitlibro Superforta ambicio de la Ruslanda esperantisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov [sáĥarov] (Александр Андреевич Сахаров, 1865–1942/43), la fondinto de la librejo (vendejo kaj eldonejo) Esperanto kaj de la monata gazeto La Ondo de Esperanto (1909).

Superforta ambicio, aperinta en 1913, estas primovada satiro, kiu montras tipan Esperanto-entuziasmulon, baldaŭ perdintan intereson pri Esperanto. Ĝi estas ne nur “skizo el la esperantista vivo”, sed ankaŭ skizo pri la ŝtatoficista vivo en distrikta urbo (ambaŭ temoj biografie propraj al Saĥarov), spicita de milda humuro.

Antaŭ pli ol kvar jaroj, je la Tago de la Libro 2017 la redakcio de La Ondo de Esperanto donacis al ĉiuj abonantoj de La Ondo elektronikan version de Superforta ambicio (laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”) kiel literaturan suplementon. Hodiaŭ ĉi tiu amuza kaj edifa libreto iĝis senpage elŝutebla kaj legebla por ĉiu ŝatanto de la Esperanta literaturo.

Elŝutu ĝin kaj aliajn senpagajn Esperantajn librojn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Agrablan legadon!

Legu ankaŭ:

Recenzo de Nikolao Gudskov https://sezonoj.ru/2018/03/recenzo-85/
Artikolo pri la historio de La Ondo https://sezonoj.ru/2021/05/ondo/
Artikolo pri A. Saĥarov en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 246-247).

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/sezonoj-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Superforta ambicio: Senpage elŝutebla primovada satiro1

  1. Tuj elŝutita kaj paf-legita! Mi amuziĝis! Dankon al La Ondo pro la donaco! Tiaj entuziasmuloj ankoraŭ troveblas en Esperantujo kaj supozeble ĉiam troveblos. Precipe la komencaj monatoj, aŭ jaroj de la Esperantista vivo vere flamigas al ni la koron.

Respondi