900 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto

900Hieraŭ, la 16an de junio 2022 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis la artikolo Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 900 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ estas la 901a tago en ĉi tiu senprecedenca serio. Ni memorigas, ke ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 2 mil 931 tekstoj. Ilin garnas 4 mil 140 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo plu restas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Siberia esperantisto Stanislav Belov. Ĝi estas la unua artikolo en nia retejo, kiu superis la nombron 3000 legoj. Sekvas artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto. pri la Ruslanda censo, verkita antaŭ dek jaroj – danke al pluraj referencoj en la reto ĝi estas nun en la dua loko. La artikolo de la sama aŭtoro pri la lasta vivojaro de Zamenhof estas la tria plej legata teksto. Al la kvara loko promociiĝis la baza informilo pri BET-56, kiu antaŭ tri monatoj estis nur en la 12a loko.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.

3.030. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
2.986. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
2.461. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
2.279. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
2.253. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
2.199. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.170. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
1.941. Korĵenkov A.: La Unua Libro
1.913. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
1.878. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
1.819. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.682. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020
1.603. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
1.549. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.538. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas

La Ondo de Esperanto jam la trian jaron sinsekve aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Ĝin pretigas en Kaliningrado (Ruslando) Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas kaj/aŭ abonas la almanakon La Ondo de Esperanto. Dankon pro la helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/ondo-99

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al 900 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto1

  1. Kaj… mi ĉiutage vizitas la retejon por kontroli, ĉu jam estas iu novaĵo. Gratulon al vi, redaktoroj! Saluton el Brazilo 🙂

Respondi