La 16an de junio 2022 forpasis Helmut Klünder (1948-2022),
germana matematikisto, informadikisto kaj denaska esperantisto, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (1970-74), komitatano de TEJO (1970-78), prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1983-89), (kun)organizanto de pluraj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj, honora membro de Germana Esperanto-Asocio (2011).
Helmut Klünder intencis partopreni la 56an BET kaj prelegi tie pri Orientfrisaj Insuloj.
Ni funebras pro la forpaso de samideano Klünder kaj kondolencas al lia filino, denaska esperantistino Nicole Klünder, al aliaj liaj parencoj, amikoj kaj samideanoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/nekrologo-67