HeKo miscitis miajn vortojn pri la Montreala UK

heko

La 25an de majo en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto mi komentis la aliĝstatistikon de la Montreala Universala Kongreso de Esperanto:

Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito. Ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj reokazas post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj.
Fonto: La Ondo de Esperanto, https://sezonoj.ru/2022/05/montrealo-21

Hodiaŭ (sed kun la dato la 2a de junio) Giorgio Silfer skribis en la novaĵagentejo HeKo:

Laŭ prognozo de Aleksander Korĵenkov, “la 107a UK estos la plej malgranda post la dua mondmilito, eble la plej malgranda en la tuta historio de nia lingvo.”
Fonto: HeKo 788 7-A, 2 jun 22, https://www.esperantio.net/index.php?id=4541

Komparu la du tekstojn:

1. HeKo en la unua parto de sia “citaĵo” forigis mian enkondukan vorton “Probable”, ŝanĝis kelkajn miajn vortojn kaj minuskligis kvar vortojn en la frazo, kiun mi skribis.
2. Post mia miscitita frazo, HeKo aldonis la dua parton, kiun mi neniam skribis: (“eble la plej malgranda en la tuta historio de nia lingvo”), ĉar mi (aŭtoro de, interalie, Historio de Esperanto, eldonita en 2005) bone scias, ke en la antaŭmilita periodo malpli grandaj ol la 107a estis la Universalaj Kongresoj en 1910 (6a UK, Vaŝingtono, 357 aliĝintoj), 1915 (11a UK, San-Francisko, 163 aliĝintoj) kaj en 1920 (12a UK, Hago, 408 aliĝintoj).
3. HeKo ignoris la nemiskompreneblan posttekstan atentigon: “Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/montrealo-21” kaj anstataŭ mia pseŭdonimo (AlKo) uzis mian realan nomon.

La unua kaj la tria “punktoj” atestas nur nesufiĉajn atentemon kaj neprofesiecon de la HeKoaj aŭtoro kaj redaktoro, sed la dua povus kredigi leganton, ke mi skribas “falsan fakton”. Ĉar iusence temas pri afero puntilia, mi decidis publike reagi al la malrespekto de mia aŭtoreco, kaj do mi petas la redakcion de HeKo (1) ŝanĝi la tekston tiel, ke en ĝi estu citataj nur miaj aŭtentaj vortoj, kaj (2) informi siajn legantojn pri la miscitado.

Sukceson al la Montreala Universala Kongreso!
Pli atentan redaktadon al HeKo!

deziras
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/montrealo-22

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi