La 36a komitatkunsido de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) okazis la 28an de majo en la asocia sidejo en Havano. Partoprenis trideko da esperantistoj: komitatanoj, reprezentantoj de komitatanoj kaj aliaj membroj.
Kadre de la komitatkunsido, la komitatanoj informis pri la limigita agado en provincoj dum la du lastaj jaroj, kaj pri estonta agado dum la sekvaj tri jaroj. La nova estraro estas jena:
Alberto Fernández-Calienes (prezidanto),
Maritza Gutiérrez (ĝenerala sekretario),
Pedro Fernández (estrarano pri financo),
Magalys Molina (estrarano pri kulturo),
Julián Hernández (estrarano pri instruado),
Ariadna García (estrarano pri informado),
Alberto Rodríguez (estrarano pri eksteraj rilatoj)
La nova estraro oficos dum la periodo 2022-2025. Post la komitatokunsido okazis kultura aranĝo, kie partoprenis ankaŭ aliaj esperantistoj el Havano.
Adis García Pérez