Antoni Grabowski: La tagiĝo

grabowskiOkaze de la 165a naskiĝdatreveno de Antoni Grabowski (1857-1921), la patro de la Esperanta poezio, ni proponas (re)legi plian poemon de Grabowski. Temas pri La tagiĝo, kiun oni konas ankaŭ kiel kanzonon.

AlKo

LA TAGIĜO

Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
      Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
      La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
      Post longa batalo, maldolĉa turment’,
      La stela standardo jam flirtas en vent’.

Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nekŝtal’,
Nek ies perfidoj subitaj.
      Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
      Ĝi havas radikojn profunde en kor’.

Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor’
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
      La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
      Sed vivos eterne pri ili memor’.

La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci’,
Ni flamas en koro fidela.
      Kaj same fidela; al hejma altar’,
      Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.

En ĉiu mondparto, en ĉiu terzon’
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson’,
Do kantas de l’ tero ni filoj:
      Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
      La ombroj de nokto forkuras el mond’!

Legu ankaŭ:
Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski

Ĉi tiu poemo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/grabowski-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi