Je la 9a de junio 2022, ĝuste unu monaton antaŭ la malfermo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estis registritaj 227 aliĝintoj el 31 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 93 personoj.
Vidu ĉi-sube la laŭlandan tabelon de la aliĝintoj al BET-56.
93 Litovio
21 Pollando
15 Latvio
14 Germanio
13 Ruslando
8 Francio, Italio
7 Estonio, Pakistano
6 Ukrainio, Finnlando
5 Hungario
3 Usono
2 Israelo, Serbio, Svedio
1 Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Belorusio, Ĉeĥio, Hispanio, Islando, Koreio, Kubo, Luksemburgio, Malio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Svislando
Entute: 227 personoj el 31 landoj.
Sendube, la koronvirusa pandemio en la mondo kaj la milito en Ukrainio reduktis la kvanton de aliĝintoj. Ni akceptos aliĝojn ĝis la lasta tago de BET-56. Ka kvanto ne estas limigita. Substrekindas ankaŭ tio, ke nun en Litovio ne plu ekzistas limigoj ligitaj al COVID-19.
Povilas Jegorovas
prezidanto de la Organiza Komitato de BET-56
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-132