BET-56: Gravaj praktikaj kaj teknikaj informoj (Informilo №2)

BET-56La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio) sub la aŭspicio de UEA. La ĉefa lokalo de BET-56 estas la universitato de Klajpedo (H. Manto str. 84).
La alveno al BET-56 okazos la 8an kaj la 9an de julio, la forveturo – la 17an de julio. Je la 6a de junio al BET jam aliĝis 225 partoprenantoj el 31 landoj.

Partoprenantoj de BET-56 loĝos en jenaj lokoj:
1. Studenta domo de la Klajpeda universitato (Universiteto al. 12)
2. Studenta domo de la Turisma lernejo (Baltijos pr. 22)
3. Studenta domo de la Ŝipista lernejo (Statybininkų pr. 41)
Estis planita loĝado ankaŭ en studenta domo de la Litovia supera marista lernejo (str. Karklų 2). Tamen tie laŭ la Registara decido estas loĝigitaj rifuĝintoj el Ukrainio, tial BET-anoj anstataŭe loĝos en studenta domo de la Turisma lernejo de Klajpedo (Baltijos pr. 22) je la sama prezo kaj eĉ kun pli bona kvalito. Ankaŭ ni havos 50 lokojn en dulitaj ĉambroj de la studenta domo de la Ŝipista lernejo de Klajpedo (Statybininkų pr. 41) kun tre favora prezo – nur 10 eŭroj pro unu tagnokto.

Ĉiuj programeroj de BET-56 okazos en ses apartaj konstruaĵoj de la universitata urbeto:
1. Konstruaĵo №11 – registrejo, organiza komitato, redakcio de Lumturo, libroservo, manĝejo kaj du grandaj salonoj por prelegoj.
2. Konstruaĵo №6 – la ĉefa salono de la universitato, kie okazos ĉiuj vesperaj koncertaj programeroj.
3. Konstruaĵoj №4 kaj №5 – kelkaj aŭditorioj por kursoj kaj aliaj programeroj.
4. Konstruaĵo №1 – luksa salono de la universitata senato, kie okazos kelkaj programeroj.
5. Konstruaĵo №2 – luksa salono de la rektorejo, kie ankaŭ okazos kelkaj programeroj.
6. Konstruaĵo №8 – studenta domo de la universitato.
La solena inaŭguro okazos en la urba koncerta salono (str. Šaulių 36).

La plano de la universitata urbeto aperos en la retejo de BET-56 kaj en la gazeto de BET-56 Lumturo. Inter la ĉefa BETejo, urbaj busa kaj fervoja stacidomoj, ĉiuj loĝlokoj kaj la urba koncerta salono eblas veturi per urba busa transporto. Ĉe la registrado ĉiu ricevos la urbomapon kun indikitaj busnumeroj por veturi inter diversaj lokoj.

Por tiuj, kiuj antaŭpagis tion, estos organizita manĝado en la universitata kafejo Jogundė (konstruaĵo №11).
Grave: La prezo de la taga (matenmanĝo kaj tagmanĝo) manĝado estis anoncita antaŭ unu jaro, en junio 2021. Dum la jaro pro la inflacio kaj aliaj gravaj cirkonstancoj la prezoj en Litovio (same kiel en aliaj landoj) konsiderinde altiĝis. Tial nun la taga (matenmanĝo kaj tagmanĝo) organizita manĝado kostos 15 eŭrojn (5+10). Do, ĉiuj kiuj anticipe pagis la manĝadon, devos krompagi la diferencon. (La organizita manĝado ne estas deviga – eblas manĝi memstare.)

En la ĉefa universitata BETejo (konstruaĵo №11) konstante funkcios la Organiza komitato de BET-56, akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k. s.), redakcio de Lumturo kaj riĉa libroservo.

La 8a kaj la 9a de julio estas alventagoj. La unua servo en la kafejo estas matenmanĝo la 10an de julio, la lasta servo estas tagmanĝo la 16an de julio. La menuo egala por ĉiuj, vegeteranoj havos apartan menuon.

Klajpedo estas atingebla ŝipe (el Germanio kaj Svedio), aviadile (al la flughaveno de Palanga), trajne, buse kaj aŭtomobile. Tiuj, kiuj unue venos al Vilno fluge, trajne aŭ buse, unue iru al busa aŭ fervoja stacidomoj (la fervoja kaj busa stacidomoj en Vilno estas apude, de la flughaveno necesas veturi buse), de la busa aŭ fervoja stacidomoj veturu plu al Klajpedo – busoj kaj trajnoj estas multaj. Eblas ankaŭ unue flugi al Rigo (Latvio) kaj de tie buse veturi al Klajpedo.
De la fervoja kaj busa stacidomoj de Klajpedo veturu per buso №15 ĝis la haltejo “Universitetas”. De aliaj lokoj en la urbo la universitaton eblas atingi per multaj busoj kaj itineraj taksiaj busoj. La plena listo de la busoj estas ĉi tie https://www.stops.lt/klaipeda/#stop/0507,0508
Bonvolu atingi la BETejon memstare. Ni ne havas eblecon renkonti Vin en la stacidomoj.

Ekde la 4a de julio la Organiza komitato de BET-56 jam funkcios en Klajpedo, en la universitata konstruaĵo №11. La poŝtelefono de la prezidanto de la Organiza komitato Povilas Jegorovas havas la numeron +370 687 12219; la retadreso estas pjegorovas@yahoo.com. Ĉiujn aktualajn informojn pri BET-56 eblas trovi en ties retejo: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56. Multaj informoj pri BET-56 estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

La 8an de julio (vendrede) kaj la 9an de julio (sabate) ekde la 10a ĝis la 22a horo en la universitata konstruaĵo №11 okazos registrado de la partoprenantoj kaj ilia loĝigo; oni povos ricevi diversajn informojn. Dum la registrado ĉiu partoprenanto ricevos pakaĵon kun diversa materialo, Libron por BET-ano, faldfolion pri Klajpedo en Esperanto, loĝkarton kun indiko de la loĝdomo kaj loĝĉambro, kuponojn por manĝado k. s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al siaj kategorio kaj periodo. Tiuj, kiuj anticipe ne aliĝis, plenigos siajn aliĝilojn surloke kaj pagos ĉion adekvate. Malfruintoj povos registriĝi ankaŭ dum postaj tagoj. La registriĝo por la ekskursoj okazos aparte sabate kaj dimanĉe dum anoncotaj horoj. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.

La 10an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-56, kiu antaŭvidas organizan tempon por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-56.
La solena inaŭguro de BET-56 okazos la 10an de julio (dimanĉe) je la 15a horo en la urba koncerta salono (Šaulių str. 36). Bonvolu veni kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.
La solena fermo de BET-56 okazos la 16an de julio (sabate) je la 16a horo kaj 30 minutoj en la ĉefa salono de la universitato (konstruaĵo №6).

La 13an de julio (merkrede) okazos tuttaga ekskurso (vidu: https://sezonoj.ru/2022/01/bet-113), dum aliaj tagoj okazos kelkaj duontagaj ekskursoj.

La programo de BET-56 estos tre intensa, riĉa kaj interesa (vidu: https://sezonoj.ru/2022/06/bet-130).

Ĉiutage aperos kvarpaĝa plenkolora gazeto de BET-56 Lumturo. En ĝi aperos aktualaĵoj, informoj, anoncoj pri salonoj de la programeroj, eventualaj ŝanĝoj de la programo, precizigoj, priskribo de BET-56, fotoj k. s. Ĝin kompilos kaj redaktos Taesok Choe, lia retadreso estas chojus@gmail.com. Uzu la gazeton por anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri okazintaj programeroj k. s. Lumturo estas Via gazeto, tial anticipe prepariĝu kunlabori kun ĝi. Entute aperos ok numeroj: la unua la 9an de julio (sabate), la lasta – la 16an de julio (ankaŭ sabate). Ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto. La gazeto aperos ankaŭ en la retejo de BET-56. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la akceptejo.

En Litovio ne plu ekzistas limigoj pro la koronviruso COVID-19.
La laborlingvo de BET-56 estas Esperanto.
Funkcios kelkaj ekspozicioj.
Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj. En Litovio funkcias eŭro.
La elektra tensio en Litovio estas 220-volta.
La Organiza komitato de BET-56 petas la partoprenantojn esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.
La listo de partoprenantoj de BET-56 estas en ties retejo, tial ĝi ne estos presita papere.

Prepariĝu aktive labori dum BET-56. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Klajpedo!

Organiza komitato de BET-56

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-131

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi