Unesko-Kuriero pri neŭrosciencoj

unesko-kuriero«Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj tio estas nur la komenco de tiu teknologia revolucio. Tiaj progresoj estas promesoplenaj kiam ili ebligas elpensi kuracilojn kontraŭ mensaj kaj nervaj malsanoj, kiam ili donas al tute paralizita paciento eblon komuniki aŭ reakiri iun moviĝokapablon. Sed la etikaj demandoj kiujn levas la neŭrosciencoj estas same grandaj kiel la esperoj kiujn ili naskas. Tio estas des pli vera ke ilia aplikokampo larĝe transpasas la medicinan agadkampon, kaj ili estas aplikataj al merkatiko, edukado aŭ ankaŭ al la videoludoj», – skribis la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero Agnès Bardon en la ĉefartikolo de la unua ĉi-jara eldono de la Kuriero, kies ĉeftemo estas “Ĉu ni timu neŭrosciencon?”

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (54-paĝa) de la januara-marta Kuriero estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000380264_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/unesko-28

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi