Eblas nun voĉdoni por novaj komitatanoj B de TEJO

En junio 2022 elektiĝos komitatanoj B por dujara mandato. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉar TEJO fine de 2021 havis 944 individuajn membrojn, eblus elekti ĝis 10 komitatanojn B.
La voĉdono okazos de la 5a ĝis la 20a de majo 2022, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Naŭ membroj kandidatiĝis, kaj ili mem sendis priskribojn.

Legu la sinprezentojn de la kandidatoj en la retejo de TEJO https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi