La Estraro de REU respondis al UEA

REU

Protokolo №2 de la Estrara decido

Dato: 26.04.2022.
Voĉdonado: reta.
Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov.
Tagordo / temo: Pri respondo al letero de UEA de la 22-a aprilo 2022.
Kunteksto:
– La 22-an de aprilo 2022 al la Estraro de REU venis letero de la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar, en kiu li nome de la Estraro de UEA transdonas zorgojn, esprimiĝintajn en la Komitato de UEA rilate al eldiroj de la prezidanto de REU Aleksandr Lebedev pri la situacio en Ukrainio.
– Reage al tiu letero, Aleksandr Lebedev iniciatis ene de la dissendolisto de la Estraro de REU pridiskuton de respondo al la letero de UEA, proponinte malnetan tekston de la respondo.
– De estraranoj venis kelkaj gravaj proponoj pri aldonoj kaj ŝanĝoj en la teksto.
– Post apliko de tiuj proponoj la fina varianto kontentigis ĉiujn, kaj la Estraro de REU akceptas ĝin kiel respondon por sendi al UEA.
Rezultoj de la voĉdonado: por: 6; kontraŭ: 0; sin detenis: 0.
Suplementoj:
A) Letero de UEA;
B) Respondo de REU.
Prezidanto de REU: A. Lebedev

Suplemento A

Estimataj estraranoj de REU,
En la Komitato de UEA esprimiĝis zorgoj pro la eldiroj de la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, rilate al la situacio en Ukrainio. La Estraro de UEA peras al vi la zorgojn esprimitajn de la Komitato kaj afable petas vian respondon ĝis la 6-a de majo 2022.
Leginte la artikolon aperintan en la bulteno Libera Folio (liberafolio.org/2022/04/05/la-prezidanto-de-reu-volas-likvidi-ukrainion/), UEA-Komitatanoj opinias, ke tiuj eldiroj kontraŭas la statutajn celojn kaj statutan neŭtralecon de UEA, notante, ke ĉiu aliĝinta asocio de UEA devas respekti tiujn celojn kaj tiun neŭtralecon kiel kondiĉon de daŭra aliĝinteco.
La Komitato deziras konfirmon de la Estraro de REU, ke la eldiroj de ĝia prezidanto ne reprezentas la starpunkton de nia rusa landa asocio, kaj petas rekonfirmon, ke REU daŭre akceptas kaj respektas la Statuton kaj Ĝenerala Regularon de UEA.
La Estraro de UEA notis la enhavon de la komuniko de REU datita de la 9-a marto 2022
“Distanciĝo de la antaŭnelonga deklaro de kelkaj personoj pri la eventoj en Ukrainio.” Laŭ tiu komuniko, ni komprenas ke REU ne aliĝas al deklaroj de privatuloj, ĉu ili favoras aŭ kontraŭas la pozicion de la rusia registaro pri la situacio en Ukrainio. Ni notas la konkludon de la komuniko:
“Do, la plej adekvata pozicio de REU kiel organizaĵo rilate al la temo — simple diri nenion pri ĝi.”
Ni atendas vian konfirman respondon, kaj ĝin plusendos al la Komitato.
Sincere kaj samideane,
Aleks Kadar
Ĝenerala Sekretario de UEA

Suplemento B

Respondo al la letero de UEA de la 22-a de aprilo 2022
Estimata Aleks Kadar kaj estraranoj de UEA,
Responde al via letero ni informas vin pri la jeno:
1) Rusia Esperantista Unio estas oficiale registrita en Rusio socia organizaĵo. REU rekonfirmas, ke ĝi daŭre akceptas kaj respektas la Statuton kaj Ĝeneralan Regularon de UEA.
2) REU kiel organizaĵo estas neŭtrala rilate al politika situacio, ne aliĝas al deklaroj de privatuloj (inkluzive de sia prezidanto aŭ aliaj estraranoj), ĉu ili favoras aŭ kontraŭas la pozicion de la rusia registaro kaj agadon de rusia armeo, kaj ne respondecas pri tiuj kaj aliaj politike ŝarĝitaj opinioj.
3) Membroj de REU (inkluzive ĝian prezidanton kaj aliajn estraranojn), kiel privataj personoj estas plene liberaj havi kaj publike esprimi ajnan pozicion, kiom ajn grade neneŭtralan. REU estimas rajton de ĉiu persono agadi laŭ siaj konvinkoj kaj preferoj; ĝi estas organizaĵo vaste malfermita al homoj de diversaj opinioj pri politikaj kaj aliaj aferoj.
Bondezire, Estraro de REU. 26.04.2022

Fonto: Ponto, 2022, №127, paĝoj 1-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi