VER-18: Volgia Esperanto-renkontiĝo en Dimitrovgrad

ver

De la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo en la urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono, Ruslando) la duan jaron sinsekve okazis la Volgia Esperanto-renkontiĝo – VER-18. Ĉi-foje ĝi kolektis iom pli ol 20 homojn. El la najbaraj urboj Samara kaj Uljanovsk venis ok homoj; ankaŭ kvar vojaĝemaj moskvanoj el MEA MASI ne preterlasis la okazon reĝui la pasintjaran sperton.

La renkontiĝo pasis ĉefe en la rusa lingvo. La ŝanco gastigi eksterlandanojn en niaj Esperantaj aranĝoj ŝrumpas ĉiutage, kaj la spertuloj ne sukcesis reteni la Sovetian tradicion paroli Esperante inter la ruslingvanoj. Tamen inter senĉesaj tabloludoj, kantadoj, promenadoj, ĵongladoj, jogumadoj kaj krokodilaj babiladoj mirakle okazis ankaŭ prgrameroj, rilataj al Esperanto.

Puŝkarskaja

Slava Puŝkarskaja

La 30an de aprilo en la centra urba kulturdomo “Horizonto” ni vigle prezentis Esperanton al kelkaj gastoj kaj al la familianoj de la ĉefa inicianto de la aranĝo Jaroslavna (Slava) Puŝkarskaja – 16-jara junulino, esperantistiĝinta precize antaŭ unu jaro dum VER-17. La sekvajn tagojn ni organizis trejnadon por komencantoj kaj startuloj pri bellegado kaj prononcado en Esperanto, kun partopreno de ĉiuj spertaj esperantistoj. Rezulte estis sonregistritaj kelkaj citaĵoj el Esperanto-verkoj, sendendaj al la Esperanta Radio (http://s02.radio-tochka.com:4020/stream). Slava okazigis du interpretistajn trejnadojn, kiujn partoprenis ĉiuj Esperanto-parolantaj ĉeestantoj kaj kiujn kun evidenta intereso aŭskultis la komencantoj kaj novuloj. Sub la gvido de Jelena Kuznecova ni interŝanĝis opiniojn pri kontribuoj al baldaŭaj Esperanto-eventoj (pri virtuala Kongreso de nevidantaj esperantistoj kaj pri filmado de virtualaj ekskursoj tra niaj urboj). Al la diskuton fruktodone kontribuis la novulino Julia Kuvŝinova, kiu evidentiĝis esti profesia manaĝero pri eksteraj rilatoj.

La plej granda impreso por ĉiuj estis la vizito al la vilaĝo Brigadirovka, kie nin plej kore kaj zorge gastigis la familio de Slava. Estis bela promenado en la disfloranta ĉirkaŭaĵo, fora biciklado, bongustegaj tagmanĝo kaj vespermanĝo el naturaj produktoj, malstreĉa rusa banejo, “Homlupoj” kaj tabloludoj… El la kvar infanoj de la familio nun ankaŭ la 12-jara Aleksej profunde interesiĝas pri Esperanto, sekvante la ekzemplon de sia plej aĝa fratino.
Koran dankon al la organizantoj kaj al ĉiuj partoprenantoj!

Irina Gonĉarova
Moskvo, MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/ruslando-31

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi