Intergalaksia: Nova albumo de Vojaĝo

intergalaksiaLa 20an de majo 2022 estis lanĉita la bita albumo Intergalaksia de la Tuluza bando Vojaĝo.
Vojaĝo estas grupo de kvar muzikistoj el Tuluzo, la rozkolora urbo en sudokcidento de Francio. Gilles Bénard (klavaro) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludis kune ekde mezlernejo, kreis Vojaĝon en 2015, sed la aventuro komenciĝis en la 1980aj jaroj, kiam tiuj du amikoj decidis krei ĵaz-rokan grupon, kiun ili nomis Khephren (de la nomo de unu el la tri grandaj piramidoj de Gizo en Egiptujo). La kapricoj de la vivo disĵetis la grupon, kaj nur kelkajn jarojn poste la du amikoj denove renkontiĝis por fondi Latin Viaggio kun latin-ĵaza repertuaro (bossa-nova, sambo, salsa, ŝoro).

Floréal Martorell, la direktoro de la eldonejo Vinilkosmo, tiam proponis al ili registri en Esperanto la kantojn, kiujn ili prezentis. Tamen la malfacilaĵoj por akiri la reproduktrajtojn por ekzistantaj verkoj ŝajnis kompromiti la projekton. Ĝuste tiam ĝermis la ideo komponi originalajn kantojn kaj, ĉar la tekstoj devos esti en Esperanto, ili lernis Esperanton! Tiel naskiĝas Vojaĝo. Kun la helpo de Audrey Rey ĉe kanto, Pascal Marceillac ĉe drumo, kaj Didier Kerboull ĉe baso, la unua albumo titolita Planedo nia en latin-ĵazaj koloroj, estis publikigita en 2017.

Baldaŭ post la apero de la unua longdisko kaj kelkaj muzikaj aventuroj, kantisto/kantverkisto Alejandro Cosavella alvokis la grupon por produkti la albumon Tro kunlabore kun Esperanto-artistoj el diversaj landoj. Vojaĝo tiam eklaboris kun la helpo de la drumisto Didier Jéol kaj, kelkajn monatojn poste, en 2019, la albumo de Ale kaj Vojaĝo estis eldonita de Vinilkosmo.

vojaĝoVojaĝo estas grupo dediĉita al la defendo de la naturo kaj amikeco inter popoloj, kaj tial ili uzas Esperanton, la justan lingvon. Vojaĝo partoprenis signifajn koncertojn en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) en 2015 en Lille Grand-Palais kaj en la Franca Kongreso de Esperanto (SAT-Amikaro) en 2019 en la municipa teatro Gabrielle Robine en Montluçon.

En 2022 Vojaĝo publikigis sian trian albumon Intergalaksia. Ĉi tiu post-trip-hop-orientita albumo donas fierecon al sona, melodia, harmonia kaj ritma esplorado. En ĝi elektronikaj instrumentoj sukcese kombiniĝas kun instrumentoj klasikaj (fluto, tenorsaksofono, sopransaksofono, klarneto, bombardo, ktp).

Malkovru ĉi tiun albumon, aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com

Spektu la muzikvideon Okcitana tarantelo en jutubo: https://youtu.be/oG__hxiADFU

Nun Vojaĝo konsistas el:
Gilles Bénard: klavaroj
Didier Jéol: drumo, elektronikaj perkutiloj
Didier Kerboull: baso, basa sintezilo
Jean-Claude Patalano: soprana saksofono, tenora saksofono, klarneto, fluto, ventoregilo
Retejo: http://www.vojagxo-muziko.fr/eo/groupe-eo.html
Kontakto: kontakto@vojagxo-muziko.fr

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/muziko-25

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi