Konkurso Ĝanfranko 2022: 20 tagoj ĝis la limdato

GianfrancoItala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.

Regularo:

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn.

La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).

Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.

La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.

La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario Norberto Saletti per retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it, indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3 aŭ ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato doc aŭ odt.

Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 250,00 eŭroj, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj kaj abonoj al ABONKLUBO de Vinilkosmo.
Limdato por la sendado estas la 30a de majo de la koncerna jaro.
Juĝkomisiono: prezidanto: Michela Lipari, sekretario: Norberto Saletti, juĝantoj: Giulio Cappa, Valerio Dalla, Marcella Fasani.

La sekretario informos ĝis la 1a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.

La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj:
concorso@esperanto.it
FEI, “Concorso”, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italia / Italio

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi