UK-107 en Montrealo: 552 aliĝintoj el 52 landoj

montrealoJe la 20a de majo al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 552 personoj el 52 landoj, plej multe el Usono – 104 aliĝintoj.
Vidu ĉi-sube la liston de dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj:

Usono 104
Kanado 89
Francio 45
Germanio 37
Koreio 25
Brazilo 24
Japanio 21
Irano 19
Hispanio 15
Italio 14

Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito. Ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj reokazas post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj:

923 UK-57 en Portlando, Usono (1972)
802 UK-69 en Vankuvero, Kanado (1984)
866 UK-97 en Hanojo, Vjetnamio (2012)
706 UK-99 en Bonaero, Argentino (2014)
917 UK-104 en Lahtio, Finnlando (2019)

Ankoraŭ eblas aliĝi al la 107a UK en la retejo de UEA https://uea.org/kongresoj/alighilo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/montrealo-21

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi