Jubileoj kaj memordatoj en majo 2022

majo

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Adam Goralski (1912-1975-2005), pola kemiisto kaj entreprenisto, loĝinta en Venezuelo, Kanarioj kaj Pollando. Li finance helpis plurajn Esperanto-projektojn kaj en 1982 starigis Fondaĵon Grabowski, kiu ĝis nun subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj.

5. Antaŭ 25 jaroj mortis Jaroslav Mařík (1913-1934-1997), ĉeĥa patent-juristo kaj ĵurnalisto, kunlaborinto de La Verda Stacio kaj de la Esperanto-programo de Radio Prago; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroformaj kaj gazetaj verkoj, inkluzive de biografiaj, bibliografiaj kaj historiaj artikoloj, pro kiuj li estis nomita “marŝanta enciklopedio pri la movado”, honora membro de UEA (1992).

16. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-1981-1998), inĝeniero kaj grafikisto, konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en lia poemaro La Tago del Eterno (1987), en La birdo Gamajun de Vysockij (1989) kaj en Kvarteto (1996), komponinto kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Rüdiger Eichholz (1922-1946-2000), germana fizikisto, eldonisto kaj presisto, en 1953 migrinta al Kanado; fondinto kaj gvidanto de la presejo-eldonejo Esperanto Press, kie estis presitaj pluraj gazetoj kaj libroj en/pri Esperanto; redaktoro de Kanada Esperanto-Revuo (1961-62) kaj Lumo (1980), kompilinto-redaktoro de ses volumoj de Akademiaj studoj (1983-90), kunkompilinto (kun sia edzino) de la 600-paĝa dokumentaro Esperanto in the Modern World (1982), ĉefaŭtoro kaj redaktoro de Esperanta Bildvortaro (1988) – Esperanto-versio de la germana bildvortaro Duden, kunordiganto de la terminologia projekto Perkomputora termino-kolekto (Pekoteko), kiu aperis kiel trivoluma pli ol 1800-paĝa kolekto; membro de la Akademio de Esperanto (1976-2000) kaj gvidanto de la Akademia sekcio pri teknikaj/fakaj vortaroj; honora membro de Kanada Esperanto-Asocio (1995).

21. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Georgi Iliev Mihalkov (Михалков, 1952-1973- ), bulgara ĵurnalisto, redaktoro kaj verkisto, konata en Esperanto kiel Julian Modest; oficisto de Hungara Esperanto-Asocio (1977-78), scienca kunlaboranto en la fremdlingva biblioteko M. Gojkij (Budapeŝto, 1979-85); ĉefredaktoro kaj vicdirektoro de la eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA, 1985-88), lektoro pri Esperanto en la Sofia Universitato (1988-92), gvidanto de la scienca fako de BEA (1990-93), sekretario de BEA (2014- ), redaktoro de Bulgara Esperantisto (2000- ); membro de la Akademio de Esperanto (2022- ), prezidanto de la Esperanta PEN-Centro (2021); aŭtoro de pli ol dudek libroj en Esperanto (romanoj, novelaroj, teatraĵoj, esearoj); laŭreato de la premio “La Verko de la Jaro 2002” pro la novelaro La fermata konko.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 200-201).

24. Antaŭ 65 jaroj mortis Francisko Valdomiro Lorenz (František Vladimír Lorenc, 1872-1889-1957). Ĉeĥo, migrinta en 1893 al Brazilo; instruisto, lernejestro, lingvisto, popolkuracisto, spiritisto, framasono, aŭtoro de pluraj lingvistikaj verkoj. Pioniro de Esperanto (1889) en Bohemio kaj Brazilo, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj, la plej konata Esperanto-spiritisto, tradukinto de pluraj verkoj, i. a. de Bhagavad-Gîtâ (1942) kaj Diverskolora bukedeto (1941) tradukita de li el 40 lingvoj kaj Voĉoj de poetoj el la spirita mondo (1944), antologio de poemoj mediume verkitaj, i.a. de Zamenhof kaj Grabowski.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 181-183).

31. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Lajos Kökény (1897-1919-1985), konata en Eo kiel Ludoviko Kökény, hungara instruisto kaj stenografo; de 1932 afergvidanto kaj vicprezidanto de HES, prezidanto de HES (1941-47); en 1947 post la unuiĝo de HES kaj HESL iĝis kunprezidanto de la komuna asocio, fermita en 1950; aŭtoro kaj tradukinto de kelkajn libroj, redaktoro de Hungara Heroldo (1928-30, 1935-36), Hungara Vivo (1961-68) kaj Hungara Esperantisto (1971-73); redaktoro de la duvoluma Enciklopedio de Esperanto (1933-34); honora prezidanto de HEA (1978), honora membro de UEA (1980).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 157-159).

31. Antaŭ 40 jaroj mortis Marin Vjekoslav Ivan Gjivoje (1919-1936-1982), kroata jugoslavia ĵurnalisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Marinko Ĝivoje; redaktoro de La Suda Stelo (1950-57), Jugoslavia Esperantisto (1957-60), Jugoslavia Fervojisto (1963-64), gvidanto de la gazetara servo de UK (1953-73); aŭtoro de Kroatoserba-Esperanta vortaro (1966), Esperantonimoj (1973), Panoramo de Esperanta literaturo (1979), Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj (1980), Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj (1985) k. a.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 119-120).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu datlisto por majo 2022 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/majo-8.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi