La Hispana Kongreso de Esperanto okazis denove ĉeeste

hispanio

Post la ekesto de la pandemio denove eblis organizi ĉeestan Hispanan Kongreson de Esperanto. Fakte okazis nur dujara prokrasto, ĉar la loko kaj la datoj estis la samaj antaŭviditaj por la kongreso de la jaro 2020, nome la urbo Comillas [Komijas] en la regiono Kantabrio ĉe la norda marbordo de Hispanio, en la festoponto de la Festo de Laboro (konkrete inter la 29a de aprilo kaj 3a de majo). Nur la numero estis malsama, ĉar fine ĝi fariĝis la 80a post okazigo de virtuala kongreso en 2021.

La listo de la aliĝintoj konsistis el pli ol 150 homoj, sed ne ĉiuj aliĝintoj en 2020 povis veni, kaj fine la partoprenantaro estis malpli internacia ol antaŭvidite. Ĉiuokaze la renkonto disvolviĝis en tre gaja etoso, en kiu estis evidenta la sopiro al personaj kontaktoj post tiu ĉi speciala periodo.

La kongreson inaŭguris la urbestrino de Comillas, María Teresa Noceda, kaj la skabeno pri kulturo, Pedro Velarde, kun la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Ángel Arquillos López, kaj la prezidanto de la LKK, Miguel Gutiérrez Adúriz. La urbestraro tre helpeme apogis la kongreson kaj faciligis la uzon de taŭga kulturcentro kiel kongresejo.

Hispanio

La programo plenis je interesaj kultureroj. Prelegis Rafael Blanco, Lorenzo Noguero, José Antonio del Barrio, Vicente Manzano, Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), Javier Alcalde, Flo Martorell, Niko Voloshyn kaj Ana Manero. Estis prezentitaj pluraj libroj, eldonitaj dum la pandemia periodo. Koncertis JoMo, Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović. Tiuj ĉi lastaj organizis kabaredan spektaklon. Dum la tuta kongreso funkciis libroservo, kaj ĉirkaŭ la korto de la kongresejo estis montrita ekspozicio pri la lingvo por la ĝenerala publiko.

Handzlik

La lokan etoson havigis virtuala renkonto kun kantabriaj poetoj, montrantaj siajn poemoj, kiujn Miguel Fernández kaj Ana Manero prezentis Esperante, kaj elmontro de kegloludado, tre populara sporto en tiu regiono. La antaŭkongresa ekskurso kondukis la partoprenantoj al la kaverno “El Soplao”, unu el la plej grandaj en la iberia duoninsulo. La postkongresa tuttaga ekskurso sin direktis al la kantabria ĉefurbo Santandero, la mezepok-renesanca Santillana del Mar kaj la fama kaverno Altamira kaj ties muzeo (fakte la apuda kopio, ĉar la kaverno ne plu viziteblas). La kongresanoj povis krome ĝui dum tiuj tagoj la urbon Comillas mem, tre belan, historian kaj plenan je monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj.

Granda parto de la kongreso estis filmata, kaj pluraj eroj estas jam iom post iom spekteblaj en la jutuba kanalo de Hispana Esperanto-Federacio http://www.youtube.es/esesperanto.

La sekva kongreso okazos verŝajne post unu jaro en la urbo Sevilo.

José Antonio del Barrio

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi