Ivan Bunin: “Madrido”

BuninMalfruvespere sub luna lumo li iris supren laŭ la bulvardo Tverskoj, kaj ŝi iris renkonten: promen-paŝe, kun la manoj en eta mufo, kaj zumetis ion, balancante sian astrakanan ĉapeton iom oblikve surkapigitan. Veninte al li, ŝi haltis:

– Ĉu vi ŝatus kunesti kun mi?

Li rigardis: negranda, la nazo kuspita, la zigomoj iom larĝaj, la okuloj brilantaj en la nokta duonlumo, la rideto ĉarma, nekuraĝa, la voĉo pura en la silento, en la frosta aero…

– Kial ne? Kun plezuro.

– Kaj kiom vi donos?

– Rublon pro la amo, rublon por ornamaĵoj.

Ŝi iom pensis.

– Ĉu vi fore loĝas? Se proksime, mi iros, kaj post vi mi ankoraŭ sukcesos promeni.

– Je du paŝoj. Ĉi tie sur la strato Tverskaja[1], hotelo “Madrido”.

– Ha, mi scias! Mi estis tie eble kvinfoje. Min unu kartotrompisto venigis tien. Judo, sed terure bonkora.

– Ankaŭ mi estas bonkora.

– Mi ja tiel ekpensis. Vi estas simpatia, tuj plaĉis al mi.

– Do, bone, ni iru.

Survoje, ofte rigardante al ŝi – rare ĉarma knabino! – li komencis demandi:

– Sed kial vi estas sola?

– Mi ne sola, ni ĉiame triope eliras sur la straton: mi, Mur kaj Anelja. Ankaŭ loĝas ni kune. Sed nun estas sabato, ilin komizoj prenis. Min oni ne tre ŝatas preni, pli ŝatas dikajn, aŭ tiajn kia Anelja. Kvankam ŝi estas maldika, sed alta, akralanga. Ŝi terure drinkas kaj cigane scias kanti. Ŝi kaj Mur la virojn toleri ne povas, terure amas unu la alian, vivas kiel edzo kun edzino…

– Jes, jes… Mur… Sed kiel oni nomas vin? Nur ne mensogu, ne elpensu.

– Nina.

– Jen vi mensogas. Diru la veron.

– Nu, al vi mi diros: Polja.

– Verŝajne, vi nelonge surstratas?

– Ne, jam longe, de printempo mem. Sed kial demandi! Prefere donu cigaredon. Vi certe havas tre bonajn, jen kiaj sur vi mantelo kaj ĉapelo.

– Mi donos, kiam ni venos. Fumi en frosto estas malutile.

– Nu, kiel vi volas, sed ni ĉiam en frosto fumas, kaj nenio malbona. Jen al Anelja malutile, ŝi havas ftizon… Sed kial vi estas razita? Ankaŭ li estis razita…

– Ĉu vi ĉiam pri la kartotrompisto? Tamen vi bone memorfiksis lin.

– Mi lin ĝis nun memoras. Ankaŭ li estas ftiza, kaj fumas tiel terure. Okuloj brilaj, lipoj sekaj, brusto enfalis, vangoj enfalis, mallumaj…

– Kaj la manoj estas harozaj, teruraj…

– Vere, vere! Aj, vi lin konas?

– Nu, jen, kiel mi povas koni lin!

– Poste li Kievon forveturis. Mi iris al la Brjanska stacidomo akompani lin, sed li eĉ ne sciis, ke mi venos. Mi venis, kaj la trajno jam ekiris. Mi kuris post vagonoj, kaj li ĝuste el fenestro elŝoviĝis, ekvidis min, mansvingas, krias, ke baldaŭ denove revenos kaj sekan Kievan konfitaĵon al mi alportos.

– Kaj li ne venis?

– Ne, verŝajne, lin oni kaptis.

– Sed kiel vi eksciis, ke li estas trompisto?

– Li mem diris. Drinkis tro da portovino, iĝis malgaja, kaj diris: Mi, li diras, kartotrompisto estas, same kiel ŝtelisto, sed kion fari, lupon kruroj nutras… Kaj vi, eble, aktoro?

– Simile al tio. Do, ni venis…

Post la enirpordo super la pupitro lumis eta lampo, neniu ĉeestis. Sur la murtabulo pendis ŝlosiloj de la ĉambroj. Kiam li prenis la sian, ŝi flustris:

– Kiel vi povas lasi ĝin. Oni priŝtelos!

Li ekrigardis al ŝi, ĉiam pli ĝojante:

– Se priŝtelos – marŝos al Siberio. Sed kiel ĉarma estas via muzeleto!

Ŝi konfuziĝis:

– Ĉiam mokas… Ni iru je Dio pli rapide, ja tamen oni ne permesas venigi al si tiel malfrue.

– Ne gravas, ne timu, mi kaŝos vin sub la lito. Kiom da jaroj vi havas? Ĉu dek ok?

– Stranga vi! Ĉion scias! Dek-oka.

Li iris supren laŭ la kruta ŝtuparo kun trivita tapiŝeto, turnis al streta, malbone lumigita, tre sufoka koridoro; li haltis, enŝovante la ŝlosilon en la pordon, ŝi piedpinte stariĝis por vidi la ĉambronumeron:

– Kvina! Sed li loĝis en dek-kvina, je tria etaĝo.

– Se vi diros al mi ankoraŭ unu vorton pri li, mi murdos vin.

Ŝiaj lipoj formis kontentan rideton, ŝi, iom balancante la koksojn, venis en la vestibleton de la lumigita ĉambro, dum la irado malbutonante sian palteton kun astrakana kolumo.

– Sed vi, forirante, forgesis lumon elŝalti…

– Ne gravas. Kie estas via naztuko?

– Por kio al vi?

– Vi ruĝiĝis, sed via nazo frostiĝis…

Ŝi komprenis, rapide elmufigis ĉifitan tukon, viŝis sin. Li kisis ŝian malvarman vangon kaj kelkfoje frapetis la dorson. Ŝi demetis la ĉapeton, skuis la harojn, kaj starante komencis fortiri la boteton de sia piedo. La boteto rezistis, ŝi pli forte ektiris, preskaŭ falis, kaptis lian ŝultron kaj ekridis:

– Oj, mi preskaŭ ekflugis!

Li formetis la palteton de sur ŝia nigra robo, odoranta ŝtofon kaj varman korpon, malforte puŝetis ŝin en la ĉambron, al la sofo:

– Sidiĝu kaj donu la piedon.

– Sed ne, mi mem…

– Sidiĝu, mi diras al vi.

Ŝi sidiĝis kaj direktis al li sian dekstran piedon. Li kaŭris sur unu genuo, metis ŝian piedon sur la alian genuon, ŝi honteme tiris la robobaskon sur la nigran ŝtrumpon:

– Jen kia vi, je Dio. Ili ĉe mi vere tre densaj…

– Silentu.

Kaj, rapide fortirinte la botetojn unu post la alian kune kun la pantofloj, li forsvingis la robobaskon de la kruro, forte kisis la nudan haŭton super la genuo kaj ruĝvizaĝe ekstaris.

– Nu, rapidu… Mi ne povas…

– Kion vi ne povas? – ŝi demandis, starante sur la tapiŝo per siaj etaj kruroj en nuraj ŝtrumpoj, kortuŝe malaltiĝinte.

– Ĉu vi vere estas stultulino! Atendi mi ne povas, ĉu vi komprenas?

– Ĉu mi senvestiĝu?

– Ne, vestiĝu!

Li forturnis sin, paŝis al la fenestro kaj rapide ekfumis. Post la duoblaj vitroj, sube frostiĝintaj, en la lunarka lumo pale lumis lanternoj, estis aŭdeble, kiel kun tintado preterkuradis supren laŭ Tverskaja, sonorilantaj kaleŝoj… Post unu minuto ŝi vokis lin:

– Mi jam kuŝas.

Li malŝaltis la lumon kaj, malorde senvestiĝinte, kuŝiĝis apud ŝi sub la litkovrilo. Ŝi, tutkorpe tremante, premiĝis al li kaj flustris al li kun intermita feliĉa ridado:

– Nur je Dio ne blovu sur mian kolon, mi krios por la tuta domo, mi terure timas tikladon…

Unu horon poste ŝi estis profunde dormanta. Kuŝante apud ŝi, li gapis al la duonmallumo de la ĉambro, miksita kun malklara lumo de la strato, pensante kun neĉesinta konfuziĝo: kiel eblas, ke ĉe l’ tagiĝo ŝi foriros ien? Kien? Ŝi loĝas kun iuj vipurinoj super iu lavbutiko, ĉiuvespere ŝi eliras kun ili straten, kvazaŭ al oficejo, por perlabori sub iu bruto du rublojn – kaj kia infana simplanimeco, bonkora idioteco! Ŝajnas, ke ankaŭ mi “krios por la tuta domo”, kiam ŝi morgaŭ estos forironta…

– Polja, – li diris, sidiĝante kaj tuŝante ŝian nudan ŝultron.

Ŝi timigite vekiĝis.

– Ho, kia afero! Bonvole pardonu, mi tute hazarde ekdormis… Mi tuje, tuje…

– Kio tuje?

– Mi tuje ekstaros, vestiĝos…

– Sed ne, ni vespermanĝu. Mi nenien forlasos vin ĝis la mateno.

– Kion vi, kion vi? Sed polico?

– Dirlididi. Kaj mia madejro neniom malpli bonas ol la portovino de via trompisto.

– Kial vi ĉiam riproĉas min pro li?

Li subite ŝaltis la lumon, kiu akre batis ŝiajn okulojn, ŝi ŝovis sian kapon en la kusenon. Li fortiris de ŝi la litkovrilon, komencis kisi ŝian nukon, ŝi gaje svingis siajn krurojn:

– Oj, ne tiklu!

Li alportis de la fenestrobreto paperan saketon da pomoj kaj botelon da Krimea madejro, prenis de la lavaba breto du glasojn, residiĝis sur la liton kaj diris:

– Jen, manĝu kaj trinku. Aŭ mi murdos vin.

Ŝi forte mordis la pomon kaj ekmanĝis ĝin, trinkante madejron kaj prudente parolante:

– Sed kiel vi pensas? Eble iu murdos. Nia sorto estas tia. Iras nekonate kien, nekonate kun kiu, kaj li aŭ ebria, aŭ freneza, ĵetos sin kaj sufokos, aŭ tranĉos la gorĝon… Sed kiel varma estas via ĉambro! Mi sidas tute nuda, sed ĉiam estas varme. Ĉu madejro? Mi amas! Ne komparebla kun portovino, tiu ĉiame odoras korkon.

– Ja ne ĉiame.

– Ne, je Dio, odoras, eĉ se oni du rublojn pagas por botelo, la sama afero.

– Bone, mi ankoraŭ verŝos. Ni tintigu la glasojn, trinku kaj interkisiĝu. Ĝis la fundo, ĝis la fundo.

Ŝi fortrinkis la glason tiel haste, ke ŝi misglutis, ektusis kaj ridante faligis sian kapon sur lian bruston. Li levis ŝian kapon kaj kisis ŝiajn malsekajn, delikate kunpremitajn lipojn.

– Ĉu vi venos al stacidomo por akompani min?

Ŝi mirigite malfermis la buŝon:

– Vi ankaŭ forveturos? Kien? Kiam?

– En Peterburgon. Sed ne baldaŭ.

– Gloron al Dio! Nun mi nur al vi venos. Ĉu vi ŝatus?

– Mi ŝatus. Sed nur sole al mi. Ĉu vi aŭdas?

– Pro neniu mono mi iros al iu alia.

– Do bone. Kaj nun – ni dormu.

– Sed mi devos por minuto…

– Jen ĉi tie, en la ŝranketo.

– Mi hontas, se videble. Malŝaltu la lumon por minuto…

– Mi tute malŝaltos. Jam la tria horo…

En la lito ŝi kuŝiĝis sur lian brakon, denove alpremis sin al li, sed jam kviete kaj karese, kaj li ekparolis:

– Morgaŭ ni kune matenmanĝos…

Ŝi vigle levis sian kapon:

– Sed kie? Mi foje estis en “Terem”, post la Triumfa pordego, malkare, preskaŭ senpage, kaj oni donas tiom, kiom ne eblas formanĝi.

– Ni elektos, kie. Kaj poste vi iros hejmen, por ke viaj vipurinoj ne pensu, ke oni murdis vin, ankaŭ mi havas aferojn, kaj je la sepa denove venu al mi, ni veturos tagmanĝi ĉe Patrikejev[2], tie plaĉos al vi – orkestriono, balalajkistoj…

– Kaj poste al “Eldorado”, ĉu? Tie nun oni turnas mirindan filmon “Mortinto-Fuĝinto”.

– Grandioze. Sed nun – dormu.

– Tujtuje… Ne, Mur ne estas vipurino, ŝi terure malfeliĉa. Mi sen ŝi mortus.

– Kiel?

– Ŝi estas paĉja kuzino.

– Kaj do?

– Mia paĉjo estis kuplisto en la fervoja varstacio en Serpuĥov, tie bufroj mortpremis lian bruston, kaj panjo mortis kiam mi estis ankoraŭ malgranda, do mi restis sola kaj veturis Moskvon al ŝi, kaj okazis ke ŝi delonge ne laboras en hotelo kiel ĉambristino, oni donis al mi ŝian adreson en la informejo, mi kun mia korbo venis al ŝi fiakre al Smolenska bazaro, mi rigardas, ŝi kunvivas kun tiu Anelja kaj kune kun ŝi iras vespere al la bulvardoj… Ŝi do lasis min vivi ĉe si, kaj poste persvadis ankaŭ min eliri straten…

– Sed vi diras, ke sen ŝi vi mortus…

– Sed kien mi sola irus en Moskvo? Certe, ŝi pereigis min, sed ĉu ŝi deziris al mi malbonon? Sed kial paroli pri ĝi. Eble, danke al Dio, ankaŭ mi trovos oficon en hotelo, kaj ĉi tiun oficon mi ne forĵetos kaj neniun allasos al mi, por mi sufiĉos trinkmono, kaj ankoraŭ la manĝado kaj loĝado estos senpaga. Jen, se ĉi tie, en via “Madrido”! Nenio pli bonus!

– Mi pensos pri tio, eble mi ie aranĝos por vi tian laboron.

– Mi ĝis viaj piedoj riverencus!

– Kaj rezultus plena idilio…

– Kio?

– Nenio, ne gravas, mi en dormo… Dormu.

– Tujtuje… Mi ial tro enpensiĝis…

(1944)

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

“Madrido” (“Мадрид”), verkita en aprilo 1944, unue aperis en la Novjorka ruslingva gazeto Novoselje (Enloĝiĝa festo), 1945, №21. En 1946 ĝi estis publikigita en Parizo, en la dua, ampleksigita eldono de La mallumaj aleoj.

1. Tverskaja (Тверская). La bulvardo Tverskoj kaj la strato Tverskaja, ambaŭ nomitaj laŭ la urbo Tverj (Kalinin), estas malsamaj stratoj: la bulvardo Tverskoj estas parto de la Bulvarda ringo de la pordego Nikitskije ĝis la Puŝkina placo, la strato Tverskaja (strato Gorjkij) direktiĝas de Kremlo nord-okcidenten ĝis la Triumfa placo (placo Majakovskij).

2. … tagmanĝi ĉe Patrikejev. Reale la populara restoracio en la placo Voskresenskaja (placo de la Revolucio) apartenis al Ivan Testov, sed, ĉar ĝi troviĝis en la domo de la milionulo Patrikejev, ĝi ricevis la titolon “Granda restoracio de Patrikejev” (Большой Патрикеевский трактир), kaj estis same nomata ankaŭ poste, kiam Testov donis al ĝi sian nomon. Ĝi estis fama pro la bonkvalitaj tradiciaj rusaj pladoj kaj pro la orkestriono.

Ĉi tiu novelo de Ivan Bunin aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Represo papera aŭ reta estas ebla nur kun permeso de la tradukinto kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bunin-5.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi