Ivan Bunin: En Parizo

BuninKiam li havis sur sia kapo ĉapelon, paŝante sur strato aŭ starante en metroa vagono, ne estis videble, ke liaj kurte tonditaj haroj akre arĝentas, kaj laŭ la freŝo de lia magra, razita vizaĝo, laŭ la armea rekteco de lia magra, alta figuro en longa kontraŭpluva mantelo, oni povus pensi, ke lia aĝo ne superas kvardek jarojn. Sed liaj helaj okuloj rigardis kun seka tristo, kaj li parolis kaj kondutis kiel homo kun granda vivosperto. Dum kelka tempo li farmis bienon en Provenco, li ofte aŭdis kaŭstikajn Provencajn ŝercojn, kaj ekloĝinte en Parizo li ŝatis de tempo al tempo enmeti ilin kun ironia rideto en sian ĉiam lakonan paroladon. Multaj sciis, ke ankoraŭ en Konstantinopolo[1] lia edzino forlasis lin, kaj ke de tiu tempo li vivas kun konstanta vundo en la animo. Li neniam malkovris al iu la sekreton de ĉi tiu vundo, sed fojfoje li nevole aludis ĝin, se en la konversacio temis pri virinoj.

– Rien n’est plus difficile que de reconnaître un bon melon et une femme de bien.*

Iun humidan Parizan malfruaŭtunan vesperon, li venis por tagmanĝi al negranda rusa manĝejo en unu el la mallumaj stratetoj apud la strato Passy[2]. Ĉe la manĝejo funkciis io simila al manĝvendejo; li senintence haltis antaŭ ĝia larĝa fenestro, trans kiu sur la fenestrobreto estis videblaj rozaj konusformaj boteloj da sorpa maceraĵo kaj verdaj kubecaj boteloj da zubrovko[3], pleto kun sekiĝintaj frititaj pirogetoj, pleto kun griziĝintaj muelitaj kotletoj, skatolo da halvao, ladskatolo da sprotoj, poste estis vendobreto plena je zakuskoj, ĉe la vendobreto staris la mastrino kun malafabla rusa vizaĝo. En la vendejo estis lume, kaj ĉi tiu lumo logis lin veni el la malhela strateto kun malvarma, kvazaŭ grasita pavimo. Li eniris, klinsalutis la mastrinon kaj pluiris en la ankoraŭ senhoman kaj malforte lumigitan ĉambron, najbaran al la vendejo, kun blankaj tabloj kovritaj per paperaj tukoj. Tie li senhaste pendigis siajn grizan ĉapelon kaj longan mantelon sur la hokojn de la staranta vestopendigilo, sidiĝis ĉe tablo en la plej malproksima angulo kaj, distrite kunfrotante siajn manojn, kies dorsojn kovris rufaj haroj, eklegis la senfinan liston da zakuskoj kaj varmaj manĝoj, parte tajpitan, parte manskribitan per disfluema lila inko sur la grasa folio. Subite oni lumigis lian angulon, kaj li ekvidis alveni la senemocie ĝentilan virinon ĉirkaŭ tridek-jaran, kun nigraj rekte dislimitaj haroj, kun nigraj okuloj, en blanka stebita antaŭtuko kaj en nigra robo.

– Bonsoir, monsieur*, – ŝi diris agrablavoĉe.

Ŝia aspekto ŝajnis al li tiel bela, ke li konfuziĝis kaj nelerte respondis:

– Bonsoir… Sed vi ja estas rusino?

– Rusino. Pardonu, sed mi kutimiĝis paroli al la klientoj france.

– Ĉu vere ĉe vi estas multaj francoj?

– Sufiĉe multaj, kaj ĉiuj nepre mendas zubrovkon, blinojn, eĉ barĉon. Ĉu vi jam elektis ion?

– Ne, ĉi tie estas tiel multe… Vi mem rekomendu ion al mi.

Ŝi komencis rakonti per lernita voĉtono:

– Hodiaŭ ni havas mararmean brasiksupon, kozakajn viandobuletojn… Eblas mendi bovidan kotleton, aŭ, se vi deziras, ŝaŝlikon laŭ la Karsa maniero[4].

– Bonege! Bonvolu alporti brasiksupon kaj viandobuletojn.

Ŝi levis la notlibreton, pendantan ĉe la zono, kaj skribis en ĝi la mendon per krajona stumpo. Ŝiaj manoj estis tre blankaj kaj noblaformaj, la robo estis ne nova, sed evidente el deca familio.

– Ĉu vi deziras vodkon?

– Volonte. Ekstere estas terura malseko.

– Kiun zakuskon vi mendos? Estas bonega Danuba haringo, freŝe ricevita ruĝa kaviaro, Korkunovaj peklitaj kukumoj[5]…

Li denove rigardis al ŝi: sur la nigra robo tre belas la blanka stebita antaŭtuko, sub la robo bele konturiĝas la mamoj de forta juna virino… la diketaj lipoj estas neŝminkitaj, sed freŝaj, sur la kapo estas simple kunvolvita nigra harligo, sed la haŭto de l’ blankaj manoj estas bone flegita, la ungoj estas brilantaj kaj iom rozaj – videble manikuritaj.

– Kian zakuskon mi mendu? – li diris kun rideto. – Se vi permesas, nur haringon kun varmaj terpomoj.

– Kaj kiun vinon vi mendos?

– Ruĝan. Ordinaran, – kiun oni kutime surtabligas ĉe vi.

Ŝi notis tion en sia notlibreto kaj remetis de la apuda tablo karafon da akvo sur lian tablon. Li nee balancis sian kapon:

– Ne, merci, mi neniam trinkas akvon, nek vinon kun akvo. L’eau gâte le vin comme la charette le chemin et la femme – I’âme.*

– Bonan opinion vi havas pri ni! – ŝi indiferente respondis kaj iris por vodko kaj haringo. Li rigardis al ŝia foriro – kiel rekte ŝi tenis sin, kiel ŝia nigra robo ŝanceliĝis dumire… Jes, ĝentileco kaj indiferento, jen la rutino kaj la movoj de la modesta kaj digna servistino. Sed la multekostaj bonaj ŝuoj. De kie? Verŝajne, estas iu nejuna, bonhava “ami*”. Li longe ne estis tiel vigla, kiel ĉi-vespere danke al ŝi, kaj ĉi tiu lasta penso vekis en li iun agacon. Jes, jaron post jaro, tagon post tago oni kaŝe atendas nur la solan – feliĉan amrenkontiĝon, oni vivas esence nur per espero je tiu renkontiĝo – sed ĉio estas vana…

La sekvan tagon li denove venis kaj sidiĝis ĉe sia tablo. Komence ŝi estis okupata, akceptante mendon de du francoj kaj ripetante la mendon, notante ĝin en sia notlibreto:

– Caviar rouge, salade russe… Deux chachlyks…*

Poste ŝi foriris, revenis kaj iris al li kun facila rideto, jam kiel al konato:

– Bonan vesperon. Estas agrable, ke al vi plaĉas ĉe ni.

Li gaje duonstariĝis:

– Bonan sanon. Tre plaĉas. Kiel mi nomu vin?

– Olga Aleksandrovna. Kaj vin, permesu ekscii?

– Nikolao Platonoviĉ.

Ili manpremis, kaj ŝi prenis sian notlibreton.

– Hodiaŭ ni havas mirindan rassoljnik[6]. Nia kuiristo estas bonega. Li servis en la jaĥto de la granda princo Aleksandro Miĥajloviĉ[7].

– Bonege, se rassoljnik, do rassoljnik… Ĉu vi longe laboras ĉi tie?

– La trian monaton.

– Kaj kie pli frue?

– Pli frue mi estis vendistino ĉe “Printemps”[8].

– Verŝajne, vi perdis la laboron pro la redukto de la etato?

– Jes, propravole mi ne forirus.

Li kun plezuro pensis, ke do ne temas pri “ami”, kaj demandis:

– Ĉu vi estas edziniĝinta?

– Jes.

– Kaj kion faras via edzo?

– Li laboras en Jugoslavio. Eksa partoprenanto de la blanka movado. Verŝajne, ankaŭ vi?

– Jes, mi partoprenis en la granda kaj en la interna militoj.

– Tio tuj videblas. Verŝajne, vi estas generalo, – ŝi diris ridetante.

– Eksa. Nun mi priskribas la historion de ĉi tiuj militoj laŭ mendoj de diversaj eksterlandaj eldonejoj… Sed kiel vi vivas sola?

– Jen tiel, mi vivas sola…

La trian vesperon li demandis:

– Ĉu vi ŝatas kinon?

Ŝi respondis, surtabligante teleron da barĉo:

– Foje estas interese.

– Oni diras, ke nun en la kinejo “Étoile” estas montrata bonega filmo. Ĉu vi ŝatus, ke ni spektu ĝin? Vi ja certe havas feriajn tagojn, ĉu?

– Merci. Mi liberas dum la lundoj.

– Ni do iru lunde. Kio estas hodiaŭ? Sabato? Do postmorgaŭ. Ĉu en ordo?

– Jes, en ordo. Evidente, morgaŭ vi ne venos.

– Ne. Mi veturos eksterurben, al konatoj. Sed kial vi demandas?

– Mi ne scias… Estas strange, sed mi jam iel kutimiĝis al vi.

Li danke ekrigardis al ŝi kaj lia vizaĝo ruĝiĝis.

– Ankaŭ mi al vi. Vi ja scias, ke en la mondo tiel malmultas feliĉaj renkontiĝoj…

Kaj li rapidis ŝanĝi la paroltemon:

– Do, postmorgaŭ. Sed kie ni renkontiĝu? Kie vi loĝas?

– Apud la metrostacio Motte-Picquet.

– Vidu, kiel oportune – je la rekta vojo ĝis Étoile. Mi atendos vin tie ĉe la elirejo el la metroo ekzakte je la oka kaj duono.

– Merci.

Li ŝerce riverencis:

– C’est moi qui vous remercie.* Enlitigu la infanojn, – li diris, ridetante, por scii, ĉu ŝi havas infanon, – kaj venu.

– Danke al Dio, tian bonaĵon mi ne havas, – ŝi respondis kaj flue ekiris, forportante liajn telerojn.

Irante hejmen, li estis samtempe kortuŝita kaj trista. “Mi jam kutimiĝis al vi…” Jes, eble ĝi estas la longe atendita feliĉa renkontiĝo. Sed malfrue, malfrue. Le bon Dieu envoie toujours des culottes à ceux qui n’ont pas de derrière…*

La lunda vespero estis pluva, la nuba ĉielo super Parizo malklare ruĝis. Esperante vespermanĝi kun ŝi en Montparnaso, li ne tagmanĝis, nur venis al kafejo ĉe Chaussée de la Muette, manĝis ŝinkan sandviĉon, trinkis kruĉon da biero kaj, ekfuminte, prenis taksion. Ĉe la enirejo al la metrostacio Étoile li petis la ŝoforon halti, kaj sub la pluvo iris al la trotuaro. La korpulenta, purpurvanga ŝoforo fideme restis atendante lin. En la metroo blovis baneja vento, laŭ la ŝtuparoj dense supreniris la sombra popolo, dumire funkciigante siajn ombrelojn, apud li gazetvendisto, per sia malalta anasa kvakado akre kriis la titolojn de la vesperaj eldonoj. Subite en la supreniranta amaso aperis ŝi. Li ĝoje direktis sin al ŝi:

– Olga Aleksandrovna…

Feste kaj laŭmode vestita, ŝi libere, ne kiel en la manĝejo, levis al li siajn okulojn, nigre konturitajn per krajono, per sinjorineca movo etendis al li sian manon, sur kiu pendis ŝia ombrelo, kaj per la alia mano kaptis la subon de sia longa vespera robo. Li iĝis eĉ pli ĝoja: “Vespera robo, – do ankaŭ ŝi pensas, ke post la kinejo ni ien veturos”, – kaj, kuspinte la randon de la ganto, kisis ŝian blankan manon.

– Kompatindulo, ĉu vi longe atendis?

– Ne, mi ĵus venis. Ni rapide iru al la taksio…

Kun longe nespertita emociiĝo li eniris en la duonluman aŭton, odorantan je malseka drapo. Ĉe vojturno la aŭto forte kliniĝis, lanterno por momento lumigis ĝian internon; li nevole apogis ŝin je la talio, sentis la pudran odoron de ŝia vango, vidis ŝiajn grandajn genuojn sub la nigra robo, la brilon de ŝia nigra okulo, kaj la dikajn ruĝe ŝminkitajn lipojn: nun apud li sidis tute alia virino.

En la obskura salonego, spektante la brilantan blankon de la ekrano, sur kiu tra nuboj oblikve flugis kaj falis laŭte zumantaj grandflugilaj aeroplanoj, ili mallaŭte interparolis:

– Ĉu vi loĝas sola aŭ kun amikino?

– Sola. Ĝenerale, estas terure. La hoteleto estas pura, varma, sed, sciu, el tiuj, kien oni povas veni kun junulino por nokto aŭ por horo… La sesa etaĝo, kompreneble sen lifto, en la kvara etaĝo finiĝas la ruĝa tapiŝeto sur la ŝtuparo… Nokte, dum pluvo estas terura angoro. Vi malfermas la fenestron – kaj nenie estas eĉ unu homo, tute mortinta urbo. Ie malsupre, Dio scias kie, estas sola lanterno sub la pluvo. Vi estas fraŭlo kaj certe loĝas ankaŭ en hotelo, ĉu ne?
– Mi havas etan loĝejon en Passy. Ankaŭ mi loĝas sola. Delonga parizano. Dum kelka tempo mi loĝis en Provenco, mi farmis bienon, volis forlasi ĉiujn kaj ĉion, vivi per mia propra manlaborado – sen mi ne eltenis tiun laboradon. Mi dungis kozakon kiel helpanton, sed tiu evidentiĝis drinkulo, homo morna kaj terura en ebrio. Mi ekbredis kokinojn, kuniklojn – tiuj mortis, mulo foje preskaŭ mortmordis min – tre malica kaj saĝa besto. Sed ĉefe estis plena soleco. La edzino forlasis min ankoraŭ en Konstantinopolo.

– Ĉu vi ŝercas?

– Tute ne. Tre kutima historio. Qui se marie par amour a de bonnes nuits et de mauvais jours.* Sed da tiuj kaj aliaj mi havis tre malmulte. Ŝi forlasis min je la dua jaro post nia geedziĝo.

– Kie ŝi estas nun?

– Mi ne scias.

Ŝi longe silentis. Sur la ekrano stulte kuradis iu imitanto de Chaplin sur disdirektitaj piedoj en enormaj trivitaj ŝuoj kaj en oblikve surmetita bulĉapelo.

– Jes, al vi, verŝajne, estas tre solece, – ŝi diris.

– Jes, tamen oni devas pacienci. Patience – médecine des pauvres.*

– Tre trista médecine.

– Jes, negaja, – li diris, ironie ridetante. – Tiel negaja, ke kelkfoje mi eĉ legetis “Ilustritan Ruslandon”[9], tie, vi ja scias, estas fako, en kiu oni publikigas ion similan al geedziĝaj kaj amaj anoncoj: “Rusa knabino el Latvio enuas kaj deziras korespondi kun atentema rusa parizano, petante ĉe tio sendi fotografaĵon… Serioza brunhara damo, ne moderna, sed simpatia, vidvino kun naŭjara filo, deziras korespondi por serioza celo kun nedrinkanta sinjoro ne malpli ol kvardek-jara, finance sendependa danke al ŝoforado aŭ alia laboro, amanta familian komforton. Inteligenteco ne estas nepra…” Mi bone komprenas ŝin – ne nepra.

– Sed ĉu vi ne havas amikojn, konatojn?

– Amikoj mankas. Kaj konatoj estas malbona konsolo.

– Sed kiu prizorgas vian mastrumadon?

– Mia mastrumado estas modesta. Kafon mi mem kuiras, ankaŭ la matenmanĝojn mi mem preparas. Kaj vespere venas femme de ménage*.

– Kompatindulo, – ŝi diris, preminte lian manon.

Ili longe sidis tiel, man-en-mane, kunigitaj de la mallumo, apudaj seĝoj, ŝajnigante, ke ili rigardas al la ekrano, kien super iliaj kapoj per fumeca blueta-kreta strio iris lumo el la kamero ĉe la malantaŭa muro. La imitanto de Chaplin, de kiu pro la teruriĝo, dekapiĝis la rompita bulĉapelo, furioze flugis al telegrafa fosto inter ruinaĵoj de la malnovega aŭto kun fumanta samovareca ellastubo. La laŭtparolilo muzike kriegis diversvoĉe, malsupre, en la profundaĵo de la salonego fumplena pro cigaredoj – ili sidis sur balkono – bruegis aplaŭdoj kaj ekstreme gaja ridegado. Li kliniĝis al ŝi:

– Ĉu vi aŭdas? Ni veturu ien, ekzemple, al Montparnaso, ĉi tie estas tro enue kaj mankas aero por spiri.

Ŝi kapjesis kaj komencis surmeti la gantojn.

Denove sidiĝinte en duonluman aŭton kaj gapante al la fenestroj fajrerantaj pro la pluvo, konstante ekbrulantaj kiel buntaj diamantoj pro la lanternaj lumoj kaj reklamoj rebrilantaj en la nigra alto jen kiel sango, jen kiel hidrargo, li denove kuspis la randon de ŝia ganto kaj faris longan kison sur ŝian manon. Ŝi direktis al li siajn strange fajrerantajn okulojn kun grandaj karbe nigraj okulharoj kaj ame kaj triste etendis al li sian vizaĝon kun la diketaj, dolĉe pomaditaj lipoj.

En la kafejo “Coupole” ili komencis la manĝon per ostroj kaj Anĵua vino, poste ili mendis perdrikojn kaj ruĝan Bordozan vinon. Ĉe kafo kun la flava “Chartreuse” ili iomete ebriiĝis. Ili multe fumis, la cindrujo estis plena je ŝiaj sangoruĝaj cigaredostumpoj. Dum la interparolo li rigardis al ŝia ruĝiĝinta vizaĝo kaj pensis, ke ŝi estas belulino.

– Sed diru la veron, – ŝi parolis, pinĉante per fingroj tabakerojn sur la langopinto, – ja vi havis rendevuojn dum ĉi tiuj jaroj?

– Jes, mi havis. Sed vi divenas, kiaspecajn. Noktaj hoteloj… Sed vi?

Ŝi iom silentis:

– Mi havis tre pezan historion… Ne, mi ne volas paroli pri ĝi. Junulo, fakte prostituisto… Sed kiel disiĝis vi kaj via edzino?

– Hontinde. Ankaŭ estis junulo, bela greko, tre riĉa. Kaj post unu aŭ du monatoj ne restis eĉ postsigno de l’ pura, kortuŝa knabino kiu simple preĝis por la blanka armeo, por ni ĉiuj. Ŝi vespermanĝis kun li en la plej multekosta restoracio en Pera[10], ricevis de li gigantajn florkorbojn… “Mi ne komprenas, ĉu vi ĵaluzas pri mi kontraŭ li? Vi la tutan tagon estas okupata, al mi estas gaje kun li, por mi li estas nur ĉarma knabo, nenio pli…” Ĉarma knabo! Ŝi mem estis dudek-jara. Estis malfacile forgesi ŝin, la antaŭan, Jekaterinodaran.

Kiam oni alportis la fakturon, ŝi atente ekzamenis ĝin kaj petis pagi ne pli ol dek procentojn por la servado. Poste al ili ambaŭ ŝajnis eĉ pli strange disiĝi post horduono.

– Ni veturu al mi, – li triste diris. – Ni ankoraŭ iom sidu, interparolu…

– Jes, jes, – ŝi respondis, ekstarante, prenante lin je la brako kaj premante ĝin al si.

Nokta ŝoforo, ruso, venigis ilin al senhoma strateto, al la enirejo de alta domo, apud kiu en la metala lumo de gaslanterno, pluvo ŝutiĝis al lada ujo kun rubaĵoj. Ili eniris en la lumiĝintan vestiblon, poste en la etan liftokabinon kaj lante direktiĝis supren, brakuminte unu la alian kaj silente interkisante. Antaŭ ol la elektra lumo ĉesis, li sukcesis enmeti la ŝlosilon en la seruron de sia pordo, kaj kondukis ŝin en la antaŭĉambron, poste en la etan manĝejon, kie en la lustro eklumis nur unu lampo. Iliaj vizaĝoj jam estis lacaj. Li proponis trinki ankoraŭ iom da vino.

– Ne, mia karulo, – ŝi diris, – mi ne plu povas.

Li komencis persvadi ŝin:

– Ni trinku nur po unu pokalo da blanka vino, post mia fenestro staras botelo da bonega “Pouilly”.

– Trinku, kara, sed mi iros por senvestiĝi kaj lavi min. Kaj poste dormi, dormi. Ni ne estas infanoj, mi pensas, ke vi bonege scias, ke se mi konsentis veturi al vi… Kaj ĝenerale, kial ni disiĝu?

Li ne povis respondi pro la agitiĝo, silente kondukis ŝin en la dormoĉambron, lumigis ĝin kaj la banĉambron, kies pordo estis malfermita el la dormoĉambro. Ĉi tie la lampoj hele lumis, ĉie estis varme pro la hejtado, dum la pluvo plu en ofta ritmo frapis la tegmenton. Ŝi tuj komencis demeti sian robon, tirante ĝin supren tra la kapo.

Li eliris, trinkis senpaŭze du pokalojn da frosta, amara vino kaj, ne povante regi sin, denove iris en la dormoĉambron. En la ĉambro sur la kontraŭa muro hele speguliĝis la lumigita banĉambro. Ŝi staris per la dorso al li, tute nuda, blanka, forta, kliniĝinta al la lavabo, lavante siajn kolon kaj mamojn.

– Ne venu ĉi tien! – ŝi diris kaj, surĵetinte la banmantelon, kiu ne ŝirmis ŝiajn firmajn mamojn, blankan fortan ventron kaj blankajn elastajn femurojn, kaj kiel edzino ŝi brakumis lin. Kaj ankaŭ li kiel edzinon brakumis ŝin, ŝian tutan friskan korpon, kisante ŝiajn ankoraŭ malseketajn mamojn odorantajn je sapo, ŝiajn okulojn kaj lipojn, de kiuj ŝi jam forigis la ŝminkon.

Post unu tago ŝi forlasis sian laboron kaj ekloĝis ĉe li.

Foje en vintro li konvinkis ŝin lui por si monŝranketon en la Liona kreditbanko kaj deponi en ĝi ĉion, kion li perlaboris.

– La prudento neniam malhelpas, – li diris. – L’amour fait danser les ânes*, kaj mi fartas tiel, kvazaŭ mi havus dudek jarojn. Tamen ja ĉio povos okazi.

La trian tagon de Pasko li mortis en metroa vagono: legante ĵurnalon, li subite ĵetis al la benkodorso sian kapon, levis la okulojn sub la palpebrojn…

Kiam ŝi en funebraj vestoj estis revenanta de la tombejo, estis ĉarma printempa tago, en la mola Pariza aero flosis kelkaj nubetoj, kaj ĉio parolis pri la vivo juna, eterna – kaj pri vivo ŝia, finita.

Hejme ŝi komencis ordigi la loĝejon. En la koridora murŝranko ŝi ekvidis lian malnovan someran uniforman palton, grizan kun ruĝa subŝtofo. Ŝi prenis ĝin de la vestarko, premis ĝin al la vizaĝo kaj, daŭre alpremante ĝin, sidiĝis sur la plankon, tutkorpe skuiĝante pro la plorsingultado kaj krietante, petegante iun pri indulgo.

(1940)

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

En Parizo (В Париже), verkita en oktobro 1940, aperis en la novelaro La mallumaj aleoj (Novjorko, 1943). En Parizo estis dufoje filmita kadre de la filmoj La gramatiko de amo (reĝisoro Lev Cuculjkovskij, 1988) kaj Meŝĉerskije (reĝisoro Boris Jaŝin, 1995).

1. Multaj sciis, ke ankoraŭ en Konstantinopolo… La restaĵo de la blanka armeo de Vrangelj (pli ol 100 mil personoj) en novembro 1920 forŝipis el Krimeo al Konstantinopolo, kaj poste al Eŭropaj landoj.

2. Passy. Strato kaj distrikto en la 16a arondismento de Parizo.

3. Zubrovko (ruse Зубровка, pole Żubrówka, belaruse Зуброўка). Forta alkohola maceraĵo (40°) de bizonherbo (Hierochloë odorata). En Pollando ĝi apartenas al la klaso de vodkoj, sed en Sovetunio (kaj en Ruslando nun) ĝi estas maceraĵo (настойка). Ĉar Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, famas pro produktado de ĉi tiu drinkaĵo, estas utile havi la vorton “zubrovko” en Esperanto. (Noto 5 por la Esperanta traduko de Moskvo – Petuŝki de V. Jerofejev en La Ondo de Esperanto, 2021, №4, p. )

4. … ŝaŝlikon laŭ la Karsa maniero. Kars estas urbo en la nord-orienta parto de Turkio, ĝi estis la ĉefurbo de Armenio en la 10a jarcento. La ŝaŝliko laŭ la Karsa maniero estas preparata el pli grandaj viandopecoj ol la ŝaŝlikoj preparitaj laŭ aliaj Kaŭkazaj receptoj.

5. Korkunovaj peklitaj kukumoj. Pavel Aleksejeviĉ Korkunov (Коркунов, 1862-1946) lanĉis en la vilaĝo Poreĉje (Jaroslavla gub.) sukcesan fabrikadon de konservaĵoj. Post la bolŝevista revolucio (1917) en Ruslando li migris al Francio.

6. Rassoljnik (рассольник). Tradicia rusa densa acida supo el legomoj, perligita hordeo, peklitaj kukumoj, kaj bovidaj hepataĵo aŭ renoj.

7. Aleksandro Miĥajloviĉ. [Romanov], Aleksandro Miĥajloviĉ (1866-1933). Granda princo de Ruslando, la kvara filo de Granda princo Miĥaelo Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I.

8. “Printemps”. Francia vendejreto.

9. “Ilustrita Ruslando” (“Иллюстрированная Россия”). Semajna ruslingva ĵurnalo, aperinta en Parizo dum 1924-1939.

10. Pera. Iama Ĝenova, poste Venecia kvartalo en la Eŭropa parto de Konstantinopolo, nun Beyoğlu en Istanbulo.

Tradukoj de la francaĵoj

*Nenio pli malfacilas, ol rekoni bonan melonon aŭ bonkondutan virinon (fr.).

*Bonan vesperon, sinjoro (fr.).

*La akvo fuŝas la vinon same, kiel la ĉaro la vojon, kaj la virino la animon. (fr.).

*amiko (fr.).

*Ruĝan kaviaron, rusan salaton… du ŝaŝlikojn… (fr.).

*Estas mi, kiu dankas vin (fr.).

*La bonkora Dio ĉiam donas la pantalonon al tiuj, kiuj ne havas la postaĵon… (fr.).

*Edziĝinto pro amo havas bonajn noktojn kaj malbonajn tagojn (fr.).

*Pacienco estas medicino de l’ malriĉuloj (fr.).

*purigistino (fr.).

*La amo dancigas eĉ azenojn (fr.).

Ĉi tiu novelo de Ivan Bunin aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Represo papera aŭ reta estas ebla nur kun permeso de la tradukinto kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bunin-4.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi