Ivan Bunin: Sunfrapo

BuninPost la tagmanĝo ili eliris el la hele kaj varme lumigita manĝejo sur la ferdekon kaj haltis ĉe la balustrado. Ŝi fermis la okulojn, almetis sian mandorson al la vango, ekridis en maniero simpla kaj ĉarma – en ĉi tiu eta virino ĉio estis ĉarma – kaj diris:

– Mi estas tute ebria… Ĝenerale, mi tute freneziĝis. De kie vi venis? Antaŭ tri horoj mi eĉ ne suspektis, ke vi ekzistas. Mi eĉ ne scias, kie vi surŝipiĝis. Ĉu en Samara? Sed ne gravas, vi estas ĉarma. Ĉu mi vertiĝas, aŭ nia ŝipo ien turnas?

Antaŭe estis mallumo kaj lumoj. El la mallumo batis la vizaĝojn forta, mola vento, kaj la lumoj impetis ien flanken: la vaporŝipo kun tipe Volga dandeco desegnis grandan arkon, kurante al negranda haveno.

La leŭtenanto prenis ŝian manon kaj levis ĝin al siaj lipoj. Ŝia eta kaj forta mano odoris je sunbruno. En beato kaj teruro haltis lia koro ĉe la penso, kiel, verŝajne, ŝi estas fortika kaj malhelhaŭta sub ĉi tiu leĝera tola robo post tuta monato da kuŝado sub la suda suno sur varmega ĉemara sablo (ŝi diris, ke ŝi veturas el Anapa).

La leŭtenanto balbutis:

– Ni eliru…

– Kien? – ŝi mirigite demandis.

– Al ĉi haveno.

– Por kio?

Li silentis. Ŝi denove metis sian mandorson al la varmega vango.

– Frenezulo!

– Ni eliru, – li stulte ripetis. – Mi petegas vin.

– Aĥ, agu, kiel vi volas, – ŝi diris, forturnante sin.

La akceliĝinta ŝipo kun mola sono frapis la avare lumigitan albordiĝejon, kaj ili preskaŭ falis unu sur la alian. Super la kapoj flugis la fino de l’ haŭsero, poste la ŝipo moviĝis malantaŭen, brue ekŝaŭmis la akvo, ekbruis la ponteto… La leŭtenanto impetis por la bagaĝo.

Post unu minuto ili preteriris la dormantan oficejon, ekpaŝis sur sablo profunda je duonrado kaj silente sidiĝis en polvan fiakron. Senfina ŝajnis la veturado sur monton inter nemultaj lanternoj sur oblikvaj fostoj laŭ dekliva vojo mola pro la polvo. Sed jen ili venis supren, kaj la radoj ekklakis sur la pavimo, jen vidiĝis iu placo, oficejoj, fajrobrigada turo, sentiĝis varmo kaj odoroj de nokta somera distriktocentra urbo… La fiakro haltis ĉe la lumigita enirejo, post kies aperta pordo supren kondukis kruta malnovligna ŝtuparo. Maljuna, nerazita lakeo en roza kosovorotka[1] kaj en surtuto malkontente prenis ilian bagaĝon kaj ekiris antaŭen sur siaj lacaj piedoj. Ili eniris en grandan, sed terure sufokan pro la tuttaga suna varmigo ĉambron kun blankaj pendantaj fenestrokurtenetoj kaj kun du neuzitaj kandeloj sur la subspegula breto, – kaj tuj post kiam ili eniris kaj la lakeo fermis la pordon, la leŭtenanto tiel impete ĵetis sin al ŝi, kaj ambaŭ tiel pasie sufokiĝis en kiso, ke poste ili dum multaj jaroj rememoris ĉi minuton: neniu el ili dum sia tuta vivo spertis ion similan.

Je la deka horo matene, suna, varmega, feliĉa, kun preĝeja sonorilado, kun bazaro sur la placo antaŭ la hotelo, kun odoroj de fojno, gudro kaj de ĉio kompleksa kaj aroma, kio odoras en la tipa rusa distrikta urbo, ŝi – ĉi tiu eta sennoma virino, kiu malgraŭ ĉio ne diris sian nomon kaj ŝerce nomis sin belega nekonatino – forveturis. Ili dormis nelonge, sed matene, elirinte el post la apudlita ekranego, dum kvin minutoj lavinte kaj vestinte sin, ŝi estis same freŝa, kiel en la deksep-jara aĝo. Ĉu ŝi hontis? Ne, tre malmulte. Same kiel antaŭe ŝi estis simpla, gaja kaj aldone – jam prudenta.

– Ne, ne, karulo, – ŝi diris responde al lia peto plu veturi kune, – ne, vi devos resti ĉi tie ĝis la sekva ŝipo. Se ni kune veturos, ĉio estos fuŝita. Tio estos tre malagrabla por mi. Mi sincere ĵuras, ke mi tute ne estas tio, kion vi povus pensi pri mi. Neniam al mi okazis io simila al tio, kio ĉi tie okazis, kaj tio ne okazos ankaŭ poste. Kvazaŭ mia menso nebuliĝis… Aŭ, pli ĝuste, ni ambaŭ havis ion similan al sunfrapo…
La leŭtenanto iel facile konsentis kun ŝi. En facila kaj feliĉa humoro li veturigis ŝin al la haveno – ĝuste antaŭ la ekiro de l’ roza ŝipo “Aeroplano” – antaŭ ĉies okuloj li kisis ŝin sur la ferdeko kaj apenaŭ sukcesis salti sur la ponteton, kiun oni jam komencis retiri.

Same facile, senzorge li revenis en la hotelon. Tamen io jam ŝanĝiĝis. La ĉambro sen ŝi ŝajnis al li tute alia ol ĝi estis kun ŝi. Li estis ankoraŭ plena je ŝi – sed jam malplena. Tio estis stranga! Ankoraŭ odoris ŝia bonkvalita angla parfumo, sur la pleto ankoraŭ staris ŝia nefintrinkita taso, sed ŝi ne plu estis… Kaj la koro de la leŭtenanto kunpremiĝis kun tia tenero, ke li rapidis ekfumi kaj kelkfoje promenis tien kaj reen en la ĉambro.

– Stranga aventuro! – li voĉis, ridante kaj sentante, ke larmoj venas al liaj okuloj. – “Mi sincere ĵuras, ke mi tute ne estas tio, kion vi povus pensi pri mi…” Kaj ŝi jam forveturis.

La ekranego estis forŝovita, la lito ankoraŭ ne estis ordigita. Li eksentis, ke li tute ne havas la fortojn por rigardi al ĉi tiu lito. Li ŝirmis ĝin per la ekranego, fermis la fenestrojn por ne aŭdi la bazaran rumoron kaj la radan knaradon, mallevis la blankajn bobelantajn kurtenetojn kaj eksidis sur sofo. Jen la fino de ĉi “vojaĝa aventuro”. Ŝi forveturis, kaj nun jam fore ŝi verŝajne sidas en la vitra blanka salono aŭ sur la ferdeko kaj rigardas al la grandega rivero brilanta sub la sunlumo, al la renkontataj flosoj, al la flavaj malprofundaĵoj, al la radianta foro de la akvo kaj de la ĉielo, al ĉi tuta nemezurebla Volga vastaĵo… Adiaŭ, jam por ĉiam, poreterne. – Ja kie nun ili povos renkontiĝi? – “Mi ja ne povas, li pensis, tuj kaj senpretekste veni al tiu urbo, kie estas ŝia edzo, ŝia trijara filino, ŝia tuta familio kaj ŝia tuta kutima vivo!” Kaj tiu urbo nun ekŝajnis al li iel speciala, mistera urbo, kaj la penso pri tio, ke ŝi plu vivos en ĝi sian solecan vivon, eble ofte rememorante lin, rememorante ilian hazardan kaj tiel efemeran renkontiĝon, sed li neniam plu revidos ŝin, – ĉi tiu penso mirigis kaj konsternis lin. Ne, tio ne povas esti! Tio estus tro sovaĝa, kontraŭnatura, neversimila! Kaj li eksentis tian doloron kaj tian vanecon de sia posta vivo sen ŝi, ke lin kaptis teruro, despero.

“Diable! – li ekpensis, ekstarinte kaj denove paŝante en la ĉambro kaj penante ne rigardi al la lito post la ekranego. – Kio do okazas al mi? Ŝajnas, ke ne unuafoje – sed jen… Kio speciala estas en ŝi, kaj kio efektive okazis? Ja vere, estis kvazaŭ sunfrapo! Kaj ĉefe, kiel mi pasigos nun, sen ŝi, la tutan tagon en ĉi tiu provincaĉo?

Li ankoraŭ memoris ŝin la tutan, kun ĉiuj etaj ŝiaj trajtoj, li memoris la odorojn de ŝia sunbruno kaj de la tola robo, ŝian fortikan korpon, la viglan, simplan kaj gajan sonon de ŝia voĉo… La sento de la ĵus spertita ĝuado de ĉiuj ŝiaj virinaj ĉarmaĵoj ankoraŭ tre akre vivis en li, tamen nun la ĉefa estis tiu dua, tute nova sento – tiu stranga, nekomprenebla sento, kiu tute mankis, kiam ili estis kune, kies ekziston en si li eĉ ne povis supozi, komencinte hieraŭ ĉi tiun, kiel li pensis, nur amuzan konatiĝon, kaj pri kiu li jam al neniu, tute al neniu nun povus rakonti! – “Sed ĉefe, li pensis, tion mi neniam rakontos! Kaj kion fari, kiel travivi ĉi tiun senfinan tagon, kun ĉi tiuj rememoroj, kun ĉi tiu nevenkebla turmento, en ĉi tiu forgesita de Dio urbeto apud ĉi tiu brilanta Volgo, laŭ kiu la roza ŝipo forportis ŝin!”

Necesis savi sin, trovi iun okupon, distri sin, iri ien. Li rezolute surkapigis sian kaskedon, prenis la rajdvipon, sonorigante la spronojn rapide trairis la senhoman koridoron, kuris laŭ la kruta ŝtuparo suben al la enirejo… Jes, sed kien iri? Ĉe la enirejo staris juna fiakristo en sia komforta jako kaj trankvile fumis, evidente, atendante iun. La leŭtenanto rigardis al li konfuzite kaj miregante: kiel oni povas tiel trankvile sidi sur la koĉera benko, fumi kaj ĝenerale esti simpla, senzorga, indiferenta? “Verŝajne, nur mi estas tiel terure malfeliĉa en la tuta urbo”, – li pensis irante al la bazaro.

La bazaraj vendistoj jam komencis disveturi. Li sencele paŝis sur freŝa ĉevala sterko inter veturiloj, inter ĉaroj kun kukumoj, inter novaj pelvoj kaj potoj, kaj virinoj, sidantaj sur la tero, vokis lin, prenis per siaj manoj la potojn, frapis ilin, tintigis ilin per la fingroj, pruvante ilian bonan kvaliton, viroj surdige kriis al li: “Jen unuaklasaj kukumoj, via oficira moŝto!” Ĉio ĉi estis tiel stulta kaj absurda, ke li fuĝis el la bazaro. Li eniris en la preĝejojn, kie la korusanoj kantis jam laŭte, gaje kaj rezolute, kun konscio de la plenumita devo, poste li longe paŝis, rondiris en la eta, varmega kaj nezorgata ĝardeno sur monta deklivo, super la neĉirkaŭrigardebla hel-ŝtala vasto de l’ rivero. La epoletoj kaj la butonoj de lia uniforma jako tiel varmiĝis, ke ne eblis tuŝi ilin. La interno de lia kaskedo estis humida pro la ŝvito, lia vizaĝo brulis… Reveninte en la hotelon, li kun ĝuo eniris en la grandan kaj senhoman friskan manĝejon en la teretaĝo, kun ĝuo demetis sian kaskedon kaj sidiĝis ĉe tablo apud aperta fenestro, tra kiu eniris varmego, tamen ankaŭ venteto, kaj mendis la supon botvinja[2] kun glacio. Ĉio estis bona, en ĉio estis nemezurebla feliĉo, grandioza ĝojo; eĉ en ĉi tiu varmego kaj en ĉiuj bazaraj odoroj, en ĉi tiu tuta nekonata urbeto kaj en ĉi tiu malnova distrikta hotelo estis ĝi – ĉi tiu ĝojo, sed samtempe lia koro simple estis disŝiriĝanta je pecoj. Li trinkis kelkajn glasetojn da vodko, uzante freŝpeklitajn kukumojn kun fenkolo kiel zakuskon, kaj sentante, ke li, sen pripensado, pretus morgaŭ morti, se estus eble per iu miraklo revenigi ŝin, pasigi kun ŝi ankoraŭ unu tagon, la hodiaŭan, nur por diri al ŝi kaj iel konvinki ŝin, pruvi al ŝi tion, ke li suferplene kaj ekstaze amas ŝin… Por kio konvinki? Por kio pruvi? Li ne sciis por kio, sed li bezonis tion pli ol sian vivon.

– Miaj nervoj tute malordiĝis! – li diris, verŝante al si la kvinan glaseton da vodko.

Li forŝovis de si la supteleron, mendis nigran kafon kaj komencis fumi kaj streĉe pensi, kion li nun faru, kiel li povu liberiĝi de ĉi tiu subita, neatendita amo. Sed li tre klare sentis, ke liberiĝi tute ne eblis. Kaj li subite denove ekstaris, prenis la kaskedon kaj rajdvipon kaj, demandinte kie situas la poŝtejo, haste iris tien kun la preta telegrama teksto en la kapo: “De nun mia tuta vivo por ĉiam, ĝis la ĉerko, estas via, en via dispono”. Sed veninte al la malnova dikmura domo, en kiu estis la poŝtejo kaj telegrafejo, li kun teruro haltis: li sciis, en kiu urbo ŝi loĝas, li sciis, ke ŝi havas la edzon kaj trijaran filinon, sed li sciis nek ŝian familinomon, nek la nomon! Hieraŭ ĉe la tagmanĝo kaj en la hotelo li kelkfoje demandis ŝin pri tio, sed ĉiufoje ŝi ridis kaj parolis:

– Sed kial vi bezonas scii, kiu mi estas, kaj kiu estas mia nomo?

Ĉe la stratangulo apud la poŝtejo estis vitrino kun fotaĵoj. Li longe kontemplis la grandan portreton de iu armeano kun dense franĝitaj epoletoj, kun konveksaj okuloj, kun malalta frunto, kun mirinde pompaj vangoharoj kaj kun vastega brusto plene ornamita per ordenoj… Kiel sovaĝa, kiel absurda kaj terura estas ĉio kutima, ĉiutageca, kiam lia koro estas vundita – jes, vundita, nun li komprenis tion – per tiu terura “sunfrapo”, per la tro granda amo, per la tro granda feliĉo! Li ĵetis sian rigardon al la novgeedza paro – juna viro en longa surtuto kaj blanka kravato, kun kurte tonditaj haroj, armeece rekte staranta brak-en-brake kun junulino en fianĉina vualo el gazo – li turnis la okulojn al la portreto de iu linda kaj vigla fraŭlino kun studenta kaskedo oblikve metita sur la kapo… Poste, angorante pro sia turmenta envio al ĉiuj ĉi, nekonataj al li, nesuferantaj homoj, li komencis streĉe rigardi laŭlonge de l’ strato.

– Kien iri? Kion fari?

La strato estis absolute senhoma. Ĉiuj domoj estis similaj, blankaj, duetaĝaj, komercistaj, kun grandaj ĝardenoj, kaj ŝajnis, ke en la domoj estas neniu; blanka densa polvo kuŝis sur la pavimo; kaj ĉio ĉi blindigis, ĉio estis superverŝita de suno, varmega, flama kaj gaja, sed ŝajne senutila ĉi tie. En malproksimo la strato leviĝis, ĝibiĝis kaj puŝiĝis al la sennuba, grizeca, brilanta firmamento. En tio estis io suda, memoriganta pri Sebastopolo, Kerĉ, Anapa… Tio estis precipe neeltenebla. La leŭtenanto, mallevinte sian kapon, fermetante siajn okulojn pro la lumo, atente rigardante al siaj piedoj, ŝanceliĝe, stumble, kroĉante per unu sprono la alian, ekpaŝis reen.

Li revenis en la hotelon tiel frakasita pro la laciĝo, kvazaŭ post longa tuttaga armea marŝo ie en Turkestano, en Saharo. Kolektinte la lastajn fortojn, li eniris en la grandan kaj malplenan ĉambron. La ĉambro jam estis purigita kaj ordigita, senigita de ŝiaj lastaj postsignoj – nur unu harpinglo, forgesita de ŝi, kuŝis sur la noktotablo. Li demetis sian uniforman jakon kaj rigardis sin en la spegulo: lia vizaĝo – kutima oficira vizaĝo, griza pro la sunbruno, kun blankecaj lipharoj senkoloriĝintaj pro la suno, kaj bluetaj okulblankoj, kiuj pro la sunbruno ŝajnis pli blankaj ol antaŭe – havis nun ekscititan, frenezan esprimon, kaj en lia blanka, leĝera ĉemizo kun rigida amelita kolumo estis io juneca kaj profunde malfeliĉa. Li kuŝiĝis surdorsen en la lito, forŝovis siajn polvajn botojn. La fenestroj estis apertaj, la kurtenetoj estis mallevitaj, kaj facila vento de tempo al tempo plenblovis ilin, portis en la ĉambron la varmegon de la sunvarmigitaj metalaj tegmentoj kaj de la tuta sunplena kaj nun tute dezertiĝinta silenta Volga mondo. Li kuŝis, kunmetinte siajn manojn sub la nuko, kaj fikse rigardis al la spaco antaŭ si. Poste li kunpremis la dentojn, kunmetis la palpebrojn, sentante kiel tra ili larmoj ruliĝas sur la vangoj, kaj finfine ekdormis. Kiam li denove malfermis la okulojn, la vespera suno post la kurtenetoj estis jam ruĝe flava. La vento ĉesis, en la ĉambro estis sufoke kaj seke, kvazaŭ en bakujo… La hieraŭa tago kaj la hodiaŭa mateno reaperis en la memoro tiaj, kvazaŭ ili estus antaŭ dek jaroj.

Li senhaste ekstaris, senhaste lavis sin, levis la kurtenetojn, sonorigis kaj mendis samovaron kaj fakturon, longe trinkis teon kun citrono. Poste li ordonis venigi fiakriston, elporti la bagaĝon kaj, sidiĝante sur la rufan, senkoloriĝintan benkon de la fiakro, donis al la lakeo eĉ kvin rublojn[3].

– Ŝajnas, via oficira moŝto, ke mi venigis vin ĉi-nokte! – la fiakristo gaje diris, prenante la kondukilojn.

Kiam ili venis suben al la haveno, super Volgo jam ekbluis somera nokto, kaj jam multaj diverskoloraj lumoj estis dissemitaj sur la rivero, kaj lanternoj pendis sur la mastoj de la alvenanta ŝipo.

– Ĝustatempe mi venigis vin! – la fiakristo kaĵole diris.

La leŭtenanto ankaŭ al li donis kvin rublojn, aĉetis la bileton, venis en la havenon… Same kiel hieraŭ, sonis mola frapo je la albordiĝejo, kaj estis eta vertiĝo pro la nefirmeco sub la piedoj, poste la haŭsera fino flugis, bruis la ŝaŭmanta kaj kuranta antaŭen akvo sub la radoj de l’ ŝipo, movetiĝinta malantaŭen… Kaj nekutime afabla kaj bona sento aperis pro la homamaso sur la ŝipo, jam ĉie lumigita kaj aromanta je kuiraĵoj.

Post unu minuto la ŝipo ekkuris pluen, supren, tien, kien ĉi-matene ŝi estis forportita.

Malhela somera vesperruĝo estis estingiĝanta en la antaŭa foro, krepuske, dormeme kaj bunte speguliĝante en la rivero, ankoraŭ kelkloke brile hulanta sub ĝi, sub ĉi vesperruĝo, kaj lumoj, ĉirkaŭsemitaj en la obskuro, flosis malantaŭen.

La leŭtenanto sidis sur la ferdeko sub markezo, sentante sin maljuniĝinta je dek jaroj.

(1925)

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

Sunfrapo (Солнечный удар) aperis en la ruslingva Pariza revuo Sovremennyje zapiski (Nuntempaj notoj), 1926, №XXVII. Ĝi instigis la rusan reĝisoron Nikita Miĥalkov fari samtitolan filmon (2014), kiu estas iom malproksima de la Bunina originalo. La ĉefrolojn plenumis du komencantaj aktoroj: Mārtiņš Kalita kaj Viktorija Solovjova.

1. Kosovorotka (косоворотка). Longa rusa kamparana (poste ankaŭ urba) ĉemizo kun butonoj aŭ ŝnuretoj ne centre de la brusto, sed flanke, kutime je la maldekstra flanko.

2. Botvinja (ботвинья). Malnova rusa malvarma supo el kvaso, kun betfolioj kaj aliaj freŝaj verdaĵoj, kun kiu oni surtabligas ankaŭ bonkvalitan fiŝaĵon (ekzemple, sturgaĵon), kankrojn kaj glacion.

3. Li <…> donis al la lakeo eĉ kvin rublojn. Tro granda sumo por tia servo (dekono da tiutempa averaĝa monata salajro de ordinarulo).

Ĉi tiu novelo de Ivan Bunin aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Represo papera aŭ reta estas ebla nur kun permeso de la tradukinto kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bunin-3.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi