Ivan Bunin: Facila spirado

BuninEn la tombejo, sur freŝa argila tomboŝutaĵo staras nova kverka kruco, fortika, peza, glata.

Aprilo, grizaj tagoj. En la vasta distrikta tombejo ankoraŭ de fore tra la nudaj arboj videblas monumentoj, kaj la malvarma vento ade tintigas la funebran porcelanan kronon ĉe la piedo de l’ kruco.

En la kruco estas enmuntita sufiĉe granda, konveksa porcelana medaliono, kaj en la medaliono estas fotoportreto de gimnazianino kun ĝojaj, mirinde vivoplenaj okuloj.

Ŝi estas Olja Meŝĉerskaja.

Kiel knabino ŝi neniel distingiĝis en la amaso de brunaj gimnaziaj roboj: oni povus diri pri ŝi nenion, krom tio, ke ŝi estis unu el la vico de ĉarmaj, riĉaj kaj feliĉaj knabinoj, kaj ke ŝi estis kapabla lernantino, sed petolema kaj tre neglektema pri la edifaj paroladoj, kiujn direktis al ŝi la edukistino[1]. Poŝte ŝi komencis tre rapide flori kaj disvolviĝi. Je la dekkvar-jara aĝo al ŝiaj minca talio kaj sveltaj gamboj aldoniĝis klare konturiĝintaj mamoj kaj la ceteraj formoj, kies ĉarmon la homaj vortoj ankoraŭ neniam sukcesis esprimi. Je la dekkvin-jara aĝo ŝi jam estis konata kiel belulino. Tre zorge kombis siajn harojn kelkaj ŝiaj amikinoj, tre puremaj ili estis, tre atentis ili pri la diskreteco de siaj movoj! Sed ŝi timis nenion – nek inkomakulojn sur la fingroj, nek la ruĝiĝintan vizaĝon, nek la taŭzitajn harojn, nek sian genuon nudiĝintan pro falo dum kurado. Tute sen ŝiaj zorgoj kaj klopodoj al ŝi iel nerimarkeble venis ĉio, kio dum ŝiaj du lastaj jaroj tiel diferencigis ŝin de la tuta gimnazio – eleganteco, bela aspekto, lerteco, hela brilo de l’ okuloj. Neniu tiel dancis en baloj kiel Olja Meŝĉerskaja, neniu tiel sketis kiel ŝi, neniun oni tiom amindumis kiom ŝin, kaj ial la plej junaj lernantoj neniun amis pli ol ŝin. Nerimarkite ŝi transformiĝis al junulino, kaj nerimarkite firmiĝis ŝia gimnazia famo, kaj jam aperis onidiroj, ke ŝi estas koketema, ke ŝi ne povas vivi sen admirantoj, ke ŝin freneze amas la gimnaziano Ŝenŝin, ke kvazaŭ ankaŭ ŝi amas lin, sed ŝi estas tiel perfidema rilate al li, ke li jam provis mortigi sin.

Dum sia lasta vintro Olja Meŝĉerskaja, kiel oni parolis en la gimnazio, tute freneziĝis pro la gajo. Ĉi tiu vintro estis neĝa, suna, frosta; la suno frue subiĝis post la altaj abioj rande de l’ neĝoplena gimnazia ĝardeno, ĝi estis ĉiam serena, radianta, promesanta ankaŭ por la sekva tago froston kaj sunlumon, promenadon sur la Katedrala strato, sketadon en la urba ĝardeno, rozan vesperon, muzikon kaj la kutiman diversflanken glitantan amason sur la sketejo, en kiu Olja Meŝĉerskaja ŝajnis la plej senzorga, la plej feliĉa. Sed foje dum la longa interleciona paŭzo, kiam ŝi turbule kuradis en la granda salono, persekutate de la feliĉe jelpantaj unuaklasaninoj, ŝi estis subite vokita al la estrino de la gimnazio. Ŝi abrupte haltis, faris unu profundan spiron, per rapida kaj jam kutima virina movo ordigis siajn harojn, altiris al la ŝultroj la tenilojn de la antaŭtuko kaj brilokule kuris supren. La estrino, penanta aspekti junece sed jam grizhara, trankvile sidis kun trikaĵo en la manoj ĉe la skribotablo sub portreto de la caro.

– Saluton, mademoiselle Meŝĉerskaja, – ŝi diris france, ne forturnante sian rigardon de la trikaĵo. – Bedaŭrinde, jam ne unuafoje mi estas devigita voki vin ĉi tien por interparoli kun vi pri via konduto.

– Mi aŭskultas, madame, – Meŝĉerskaja respondis, venante al la tablo, rigardante al ŝi klare kaj vigle, sed ŝia vizaĝo estis tute senesprima, kaj ŝi sidiĝis tiel facile kaj gracie, kiel nur ŝi scipovis.

– Vi aŭskultos min malbone, mi, bedaŭrinde, konvinkiĝis pri tio, – diris la estrino kaj tiris la fadenon tiel, ke la fadenbulo ekturniĝis sur la polurita planko, kaj Meŝĉerskaja scivoleme rigardis al ĝi; la estrino levis siajn okulojn. – Mi ne ripetos la antaŭajn paroladojn, nek longe parolos, – ŝi diris.

Al Meŝĉerskaja tre plaĉis ĉi tiu nekutime pura kaj granda kabineto, kiu dum la frostaj tagoj tre bone spiris la varmon de la brilanta metaltegita forno kaj la freŝon de konvaloj sur la skribotablo. Ŝi rigardis al la juna caro plenstature pentrita en la mezo de iu luksa salono, al la rekta dislimo en la laktokolora, zorge frizita estrina hararo kaj atende silentis.

– Vi ne plu estas knabino, – emfaze diris la estrino, eksentinte internan kolereton.

– Jes, madame, – simple, preskaŭ gaje respondis Meŝĉerskaja.

– Sed ankaŭ ne virino, – ankoraŭ pli emfaze diris la estrino, kaj ŝia pala vizaĝo iomete ruĝiĝis. – Plej unue: kia estas via hararanĝo? Ĝi estas virina hararanĝo.

– Mi ne kulpas, madame, pri tio, ke miaj haroj estas bonaj, – Meŝĉerskaja respondis kaj tuŝetis per la manoj sian bele frizitan kapon.

– Aĥ, jen, vi ne kulpas! – diris la estrino. – Vi ne kulpas pri via hararanĝo, vi ne kulpas pri ĉi tiuj multekostaj kombiloj, vi ne kulpas pri tio, ke vi malriĉigas viajn gepatrojn per aĉeto de dudek-rublaj ŝuoj! Sed mi ripetas al vi, ke vi tute ne konsideras tion, ke dume vi estas nur gimnazianino…

Ĉi tiam Meŝĉerskaja subite, ne perdante siajn simplecon kaj trankvilon, ĝentile rompis ŝian paroladon:

– Pardonu, madame, vi eraras: mi estas virino. Kaj ĉu vi scias, kiu kulpas pri tio? La amiko kaj najbaro de mia paĉjo, via frato Aleksio Miĥajloviĉ Maljutin. Tio okazis pasint-somere en la kamparo…

Unu monaton post ĉi tiu interparolo, nebela kaj pleb-aspekta kozaka oficiro, havinta neniun rilaton al la medio al kiu Olja Meŝĉerskaja apartenis, mortpafis ŝin sur stacidoma kajo, meze de granda homamaso, ĵus veninta per trajno. Kaj tute konfirmiĝis la nekredebla konfeso de Olja Meŝĉerskaja, ŝokinta la gimnazian estrinon. La oficiro depoziciis al la juĝenketisto, ke Meŝĉerskaja delogis lin, havis kun li intimajn interrilatojn, ĵuris edziniĝi kun li, sed en la stacidomo, je la tago de la murdo, akompanante lin al la trajno ironta al Novoĉerkassk, ŝi subite diris al li, ke ŝi neniam eĉ pensis pri amo al li, kaj ke ĉiuj paroloj pri la geedziĝo estis nur ŝia mokado pri li, kaj ŝi donis al li por legado tiun paĝon de ŝia taglibro, en kiu temis pri Maljutin.

– Mi trakuris per la okuloj tiujn liniojn kaj en tiu loko, sur la kajo, kie ŝi promenis, atendante la finon de mia legado, mi pafis al ŝi, – diris la oficiro. – Jen ĝi estas, ĉi tiu taglibro, vidu, kio en ĝi estis skribita la dekan de julio de la pasinta jaro.

En la taglibro estis jena teksto:

“Nun estas la dua horo post la noktomezo. Mi bone ekdormis, sed tuj vekiĝis… Hodiaŭ mi iĝis virino! La paĉjo, panjo kaj Tolja forveturis en la urbon, mi restis sola. Mi estis tre feliĉa pro mia soleco! Matene mi promenis en la ĝardeno, en la kampo, mi venis en la arbaron, al mi ŝajnis, ke mi solas en la tuta mondo, kaj mi pensis, ke estas tiel bone, kiel neniam estis en mia vivo. Mi tagmanĝis sole, poste mi unu horon muzikis, kaj ĉe la muzikado mi sentis, ke mi vivos eterne, kaj neniu estos pli feliĉa ol mi. Poste mi ekdormis en la paĉja kabineto, kaj je la kvara horo Katinjo vekis min kaj diris, ke venis Aleksio Miĥajloviĉ. Mi tre ĝojis vidi lin, kaj estis al mi tre agrable akcepti kaj distri lin. Li venis per ĉaro, jungita al paro da siaj Vjatkaj ĉevaloj[2], tre belaj, kiuj dum la tuta tempo staris ĉe la enirejo; li restis, ĉar pluvis, kaj li esperis, ke vespere la vojo sekiĝos. Li bedaŭris, ke li ne renkontiĝis kun mia paĉjo. Li estis tre vigla kaj kondutis kun mi kiel amindumanto, ofte ŝercis, ke li delonge amas min. Kiam ni antaŭ la temanĝo promenis en la ĝardeno, kvankam iĝis tute malvarme, la vetero denove iĝis admirinda, la suno brilis tra la tuta malseka ĝardeno, kaj li tenis min je la brako kaj diris, ke li estas Faŭsto kun Margareta. Li havas kvindek ses jarojn, sed li ankoraŭ estas tre bela kaj ĉiam bone vestita (al mi ne plaĉis nur tio, ke li venis en senmanika mantelo kun pelerino), li odoras anglan parfumon, liaj okuloj estas tute junaj, nigraj, kaj lia barbo estas tute arĝenta kaj elegante dislimita je du longaj partoj. Ĉe la temanĝo ni sidis en la vitra verando, mi eksentis ke mi kvazaŭ malsanetas kaj ekkuŝis sur sofo, sed li fumis, poste li sidiĝis apud mi, denove parolis iujn afablaĵojn, poste li komencis pririgardi kaj kisi mian manon. Mi kovris mian vizaĝon per silka tuko, kaj li kelkfoje kisis miajn lipojn tra la tuko… Mi ne komprenas, kiel tio povis okazi, mi freneziĝis, mi neniam pensis, ke mi estas tia! Nun mi havas nur unu solan eliron… Mi sentas tian abomenon al li, ke mi ne povas transvivi tion!”

Dum tiuj aprilaj tagoj la urbo iĝis pura kaj seka, la pavimeroj blankiĝis, kaj oni facile kaj agrable iras sur ili. Ĉiudimanĉe post la Dia liturgio sur la Katedrala strato, kondukanta al la eliro el la urbo, iras funebre vestita eta virino, en nigraj ŝafidfelaj gantoj sur la manoj kaj kun ebon-tenila ombrelo. Sekvante la ŝoseon, ŝi transiras la kotan placon, kie estas multaj fulgokovritaj forĝejoj kaj freŝe blovas kampara vento; plue, inter la monaĥejo kaj prizono, blankas la nuba deklivo de l’ ĉielo kaj grizas la printempa kampo, kaj poste, preterpasinte la flakojn sub la monaĥineja muro kaj turninte sin maldekstren, oni ekvidas kvazaŭ vastan malaltan ĝardenon, ĉirkaŭitan de blanka muro, super kies pordego estas skribite “Forpaso de Dipatrino”. La virineto rapide krucosignas sin kaj rutine iras laŭ la ĉefa aleo. Veninte al la benko kontraŭ la kverka kruco, ŝi sidas sur ĝi en vento kaj printempa malvarmo dum unu aŭ du horoj, ĝis tute frostiĝas ŝiaj piedoj en la leĝeraj ŝuoj kaj ŝiaj manoj en la malvastaj gantoj. Aŭskultante la printempajn birdojn, dolĉe kantantajn eĉ en malvarmo, aŭskultante la sonoradon de l’ vento en la porcelana krono, ŝi foje pensas, ke ŝi fordonus duonon de sia vivo por ke antaŭ ŝiaj okuloj ne estu ĉi tiu morta krono. Ĉi krono, ĉi ŝutaĵo kaj la kverka kruco! Ĉu eblas, ke sub ĝi estas tiu, kies okuloj tiel senmorte radias el la konveksa porcelana medaliono ĉe la kruco, kaj kiel eblas kunigi kun ĉi tiu pura rigardo tion teruran, kio nun estas ligita kun la nomo Olja Meŝĉerskaja? Sed funde de sia animo la virineto estas feliĉa, kiel ĉiuj homoj, kiuj fordonis sin al iu pasia revo.

Ĉi tiu virino estas la edukistino el la gimnazio, kie lernis Olja Meŝĉerskaja, nejuna fraŭlino longe vivanta en iu fantazio, kiu por ŝi anstataŭas la realan vivon. Ŝia unua fantazio estis ŝia frato, malriĉa kaj neniel rimarkinda subleŭtenanto: sian tutan animon ŝi ligis kun li kaj kun lia estonta kariero, kiun ŝi ial imagis brila. Post lia pereo ĉe Mukdeno[3] ŝi klopodis konvinki sin, ke ŝi estas laboranto por ideo. La morto de Olja Meŝĉerskaja iluziis ŝin per nova revo. Nun Olja Meŝĉerskaja estas la objekto de ŝiaj persistaj pensoj kaj sentoj. Ĉiudimanĉe ŝi venas al ŝia tombo, dum horoj ne forturnas siajn okulojn de l’ kverka kruco, rememoras la palan vizaĝeton de Olja Meŝĉerskaja en la ĉerko inter la floroj kaj tion, kion ŝi foje senintence aŭdis: Olja Meŝĉerskaja, promenante dum la longa paŭzo en la gimnazia ĝardeno, tre rapide parolis al sia plej ŝatata amikino, korpulenta kaj alta Subbotina:

– Mi legis en unu el la paĉjaj libroj – li havas multe da malnovegaj amuzaj libroj – kia devas esti la belo de l’ virino… Tie, komprenu, estas skribite tiel multe, ke oni ne povas memori ĉion: nu, certe, okuloj nigraj kiel bolanta peĉo – mi ĵuras je Dio, ĉi tiel estas skribite: kiel bolanta peĉo! – okulharoj nigraj kiel nokto, delikate ondanta survizaĝa ruĝo, minca talio, brakoj pli longaj ol ordinare – komprenu, pli longaj ol ordinare! – etaj piedoj, modere grandaj mamoj, agrable rondecaj suroj, konkokoloraj genuoj, oblikvaj ŝultroj, – mi multon preskaŭ parkerigis, ja tiel ĝusta ĝi estas! – sed ĉu vi scias, kio estas la ĉefa? – Facila spirado! Sed mi ja havas ĝin: aŭskultu, kiel mi spiras, ja mi vere havas ĝin, ĉu ne?

Nun ĉi tiu facila spirado denove dissolviĝis en la mondo, en ĉi tiu nuba ĉielo, en ĉi tiu malvarma printempa vento.

(1916)

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

Facila spirado (Лёгкое дыхание), verkita en marto 1916, aperis en la Paska eldono de la Moskva tagĵurnalo Russkoje slovo (La rusa vorto), 1916, №83. Ĝi estas unu el la tri Buninaj rakontoj, sur kies bazo estis farita la filmo Inicado al la amo (reĝisoro Lev Cuculjkovskij, 1994), en kiu la rolon de Olja Meŝĉerskaja plenumis Aleksandra Budanova (Florinskaja).

1. Edukistino (Классная дама). Oficistino en porknabina gimnazio, kiu kontrolis la konduton de la lernantinoj.

2. Vjatkaj ĉevaloj (вятки, вятские лошади). Speco de negrandaj ĉevaloj el la arbara regiono de Vjatka, ofte uzataj en Ruslando ĝis la fino de la 19a jarcento, kiam ilin anstataŭis pli potencaj ĉevaloj el la regiono de Orjol kaj alilandaj ĉevaloj.

3. Mukdeno. La manĉura nomo de Ŝenjango. En februaro-marto 1905 apud ĉi tiu urbo okazis la plej granda batalo de la Ruslanda-Japania milito kun pli ol 500 mil soldatoj, el kiuj 24 mil pereis kaj pli ol 130 mil estis vunditaj.

Ĉi tiu novelo de Ivan Bunin aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Represo papera aŭ reta estas ebla nur kun permeso de la tradukinto kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bunin-2.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi