BET-56: Konatiĝu kun Ryszard Rokicki

RokickiLa dudek-dua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Ryszard Rokicki (Pollando).

Ryszard Rokicki naskiĝis la 19an de julio 1949 en Szczecin. Li studis en la Fremdlingva Fakultato de la Varsovia Universitato, ĉe kiu li diplomiĝis (1972) kaj magistriĝis pri aplika lingvistiko (1975). Rokicki dum kelkaj jardekoj laboris kiel instruisto de la angla kaj germana lingvoj en diversgradaj lernejoj kaj kiel abiturienta ŝtata ekzamenisto. Por la edukaj eldonejoj Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, LektorKlett kaj Wagros li kompilis plurajn K-diskojn kun porkomputilaj ekzercaroj, akompane al lernolibroj por lernejanoj kaj plenkreskuloj, lernantaj la germanan lingvon.

Kiel 16-jara lernejano Ryszard aliĝis al Esperanto-kurso de Stefania Palica ĉe la filio de PEA en Szczecin, kaj en marto 1966 ricevis la kursfinan ateston. En 1970 li ekzameniĝis en Szczecin kaj ricevis ŝtatan diplomon por instruado de Esperanto. Sian interlingvistikan aktivadon li komencis en studenta medio en Varsovio, kie li organizis serion de interlingvistikaj seminarioj/simpozioj. Kiel membro de Akademia Centro Interlingvistika Rokicki redaktis tri volumojn de Acta Interlinguistica kun prelegoj de la 11a, 12a kaj 13a Sciencaj Interlingvistikaj Simpozioj (1983-85). Kiel membro de la Estraro de CED de UEA li redaktis kaj eldonis 21 kajerojn de Informilo por Interlingvistoj (1983-90) kaj organizis Esperantologian Konferencon dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio (1987). Lia ĉefa interesiĝobjekto estis lingvistikaj aspektoj de la fenomeno Esperanto kaj apliko de lingvistikaj metodoj por priskribi ĝin. Rokicki aperigis plurajn artikolojn pri la temo.

En Klajpedo Ryszard Rokicki prelegos pri alternativa priskribo de Esperanta vortformado kaj prezentos sian libron Enkonduko en la morfologion de Esperanto, kiun kuneldonis la Ruslanda eldonejo Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio kiel la 11an volumon en la libroserio Scio.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-129

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi