La dek-naŭa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas István Ertl.
István Ertl estas tradukisto, esperantisto el Budapeŝto, kun pasportoj Hungaria kaj Francia, vivanta en Luksemburgio, lastatempe ankaŭ iomete en Estonio. Profesie li laboras kiel tradukisto por la Eŭropa Revizora Kortumo, sed de tempo al tempo li tradukas ankaŭ beletre, ĉu al Esperanto (Queneau, Seneko, Kahlau, Venclova, Kertész, Conan Doyle…) ĉu al la hungara (Simenon, Jules Verne, Borges…).
Li kunredaktas la revuon Beletra Almanako, regule kunlaboras kun La Ondo de Esperanto, Kontakto kaj Etnismo, provlegas Liberan Folion kaj diversajn verkojn pri kiuj amikoj petas lin.
Dum BET li proponos atelieron ligitan al ĉi tiuj hobioj. Interesatoj povos ekzerciĝi pri tradukado proza kaj poezia el diversaj lingvoj al Esperanto kaj pridiskuti la rezultojn.
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-126