Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

uamEn Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, Pollando, jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi dujarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:
• kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
• lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
• internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
• analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
• kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
• Tradukadon inter la angla kaj esperanto
• Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp)

La informoj en du lingvoj, Esperanto kaj angla, plus la plenigenda respondilo elŝuteblas ĉi tie.

Prof. dr hab. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
http://interl.amu.edu.pl
al. Niepodległości 4. PL-61-874 Poznań

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=870

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi