Laborgrupo kreiĝis ene de TEJO por ĝisdatigi la Lingvopolitikajn Poziciojn (LPP) de nia organizo, kun pli ĝisfunda enhavo kaj homrajt-bazita argumentaro. La nuntempaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO estas dokumento kiu estis voĉdonita de la Komitato de TEJO fine de 2011. Ĝi difinas niajn oficialajn kaj komunajn opiniojn pri lingvopolitiko.
La Laborgrupo pri Lingvopolitikaj Pozicioj (LPP) nuntempe prilaboradas ĝisdatigon de tiu dokumento kaj celas enplekti kiom eble plej multe da diversaj aktivuloj.
Tiucele, debatoj, prezentoj kaj prelegoj pri temoj kiel lingvistiko, lingvopolitikaj situacioj kaj lingvopolitika pledado estos organizitaj dum la venontaj semajnoj, kun la celo kolekti ideojn por pluverki la dokumenton. Tiu verkado daŭros ĝis meze de julio 2022.
Tiuj novaj ideoj konkretiĝos en la malneto de la novaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO, kiu estos prezentita al la Komitato de TEJO por diskuti, debati, amendi kaj fine voĉdoni okaze de IJK 2022.
Legu la tutan tekston en la retejo de TEJO https://www.tejo.org