Dek rusaj romanoj el la 20a jarcento

romanoj

Dum la tri lastaj jaroj en La Ondo de Esperanto estis prezentitaj dek elstaraj romanoj (inkluzive de romanetoj), verkitaj de dek rusaj verkistoj: F. Sologub, A. Belyj, A. Platonov, M. Gorjkij, M. Bulgakov, M. Ŝoloĥov, B. Pasternak, A. Solĵenicyn, V. Rasputin kaj V. Jerofejev. Ĉi tiuj romanoj aperis en la 20a jarcento antaŭ la perestrojko. La prezentoj konsistis el tradukitaj romanfragmentoj (ĉirkaŭ 20 paĝoj), komentoj kaj (ne por ĉiuj eroj de la serio) enkondukaj artikoloj. Fragmentojn de naŭ verkoj el la dek, kiuj pli frue ne estis tradukitaj en Esperanton, speciale por la legantoj de La Ondo elrusigis Aleksander Korĵenkov, kaj la dekan (La majstro kaj Margarita de Bulgakov) antaŭ 30 jaroj tradukis Sergio Pokrovskij, kiu poluris sian tradukon por la nuna aperigo.

La listo de la prezentitaj verkoj:

1. Fjodor Sologub. La eta demono (LOdE, 2019, №292)
2. Andrej Belyj. Peterburgo (LOdE, 2019, №296)
3. Andrej Platonov. Ĉevenguro (LOdE, 2020, №303)
4. Maksim Gorjkij. La vivo de Klim Samgin (LOdE, 2020, №304)
5. Miĥail Bulgakov. La majstro kaj Margarita (LOdE, 2020, №305)
6. Miĥail Ŝoloĥov. La kvieta Dono (LOdE, 2020, №306)
7. Boris Pasternak. Doktoro Ĵivago (LOdE, 2021, №307)
8. Aleksandr Solĵenicyn. En la unua rondo (LOdE, 2021, №308)
9. Valentin Rasputin. Adiaŭo al Matjora (LOdE, 2021, №309)
10. Venedikt Jerofejev. Moskvo – Petuŝki (LOdE, 2021, №310)

La legantoj de La Ondo jam havis la ŝancon legi ilin, kaj aliaj dezirantoj konatiĝi kun ĉi tiuj ĉefverkoj de la rusa literaturo povas legi ilin, aboninte La Ondon por 2022 – la abono por 2022 inkluzivas la jarkolektojn por 2020-21, kaj la du Ondoj el la 2019a jaro estos senditaj al tiuj novaj abonantoj, kiuj petos ilin.

Intertempe en La Ondo startis nova literatura projekto, kiun jam konas tiuj, kiuj ricevis kaj tralegis la martan eldonon de nia gazeto, aperinta antaŭ naŭ tagoj.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/romanoj

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi