Dum tondras kanonoj …

solarisLem, Stanisław. Solaris: Romano / Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. – Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. – 275 p.

… la muzoj silentas, – oni diras laŭante Ciceronon. Sed paradokse ĝuste dum la Unua Mondmilito nia eminenta poeto kaj tradukisto, polo Antoni Grabowski komencis kaj finis esperantigi Sinjoron Tadeon, la ĉefepopeon de Adam Mickiewicz – genia poeto de la pola kaj litova popoloj. La forte elĉerpa kaj samgenia traduko far Grabowski alproprigis al la juna Esperanta literaturo tiun ĉi verkon plenanime sopirantan pri la nacia liberiĝo. Bariloj kaj ĉiuspecaj kaptiloj, kiujn devis transsalti la tradukisto, ŝajnis neimageble altaj kaj multaj, sed li ekmastris ilin. Eĉ onidire la Esperanta traduko de la verko pli fidelas al la originalo ol la alilingvaj elpoligoj. Estis avantaĝo kaj de la lingvo kaj de la arto de tradukisto.

Ĝuste tiaj pensoj akompanis min, kiam kadre de la legokonkurso Esperanto-Sumoo mi atente kaj ĝue legadis paĝojn de la scienc-fikcia romano Solaris de la pola verkisto Stanisław Lem, esperantigitan fare de Przemysław Wierzbowski. Kvankam de la tempo de Grabowski pasis jam pli ol unu jarcento, kaj danke al la duma persista laboro de centoj da esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj la lingvo ekposedis eksterordinare pli multan esprimivon kaj riĉecon, la lingvaj malfacilaĵoj en tradukado de Lem kompareblas kun tiuj, kiujn frontis Grabowski.

Estas tri ĉefdefioj pri ĉi tiu afero. Unue: Lem estis majstrega vortĵonglisto, kiu superfacile ekspluatis latentajn formojn de polaj vortoj por krei trafegajn sencojn kaj priskribojn. Due: hodiaŭ serioza tradukanto devas konscii la ĝisnunan evoluon de la lingvo kaj nek neglekti nek kontraŭi ĝin. Trie (kaj nur trie): se bezonate li devas ŝtopi eventualajn vortarajn truojn. Laŭ mia opinio de simpla leganto, la tradukinto de Solaris krom nur kelkaj dubindaj lokoj ege kontentige kaj tre sukcese plenumis tiujn defiojn. La traduko ekravis min, sed, kompreneble, kiel polo ekde la junaĝo enamiĝinta al la Lem-verkaro, mi ne povas konstati, ĉu por alilingvanoj ĝi estos same digestebla? Ĉu oni trovas polismojn aŭ slavismojn, precipe en la frazkonstruo? Espereble tiujn jam forigis la kontrolantoj de la teksto. Nome: Stanislav Belov, Tomasz Chmielik kaj Ionel Oneţ.

La libron eldonis Bjalistoka Esperanto-Societo en la 2021a jaro. Vere luksa eldono, malmole bindita. Tipografie prilaboris, enpaĝigis kaj projektis la kovrilon Przemysław Wierzbowski. Krom la romano en la libro troviĝas dekkvarpaĝa informo pri la aŭtoro de la romano kaj lia foto. La libro estis eldonita en la jaro, proklamita de la Pollanda parlamento kiel la jaro de Lem okaze de la centjariĝo de la naskodato de la verkisto.

Stanisław Lem (1921-2006), unu el la plej eminentaj polaj verkistoj kaj filozofoj, neniam ĉikampe estis plene agnoskita kaj sufiĉe aprezita. La stampo de scienc-fikcia romanisto malpermesis al li gajni renomon de “vera” verkisto kaj “serioza” filozofo. Iom domaĝe kaj certe kontraŭmerite kaj maljuste. Sed nia mondo tute ne estas justa, laŭmerita kaj eĉ ne senperforta. En sia beletro Lem koncentriĝas pri aktualaj problemoj kaj estontaj defioj. Malgraŭ tio, ke li metas siajn protagonistojn en scienc-fikcian mondon, tiu estas nur la supraĵa vesto, ĉar ĝenerale en liaj libroj temas pri Homo, ties rilato al sia civilizo kaj al la Mondo. La aventuraj agoj estas nur pakumaĵo por la pli profunda mesaĝo. Same kiel en verkoj de la plej prestiĝaj mondaj literaturistoj.

Tio validas ankaŭ por Solaris. Ĝia profunda mesaĝo estas la soleco de la homaro en la kosmo kaj reciproka nekompatebleco de civilizacioj. Ĝi tre malfacile povas montriĝi en la filmo, kio eble estis fonto de la konflikto inter Lem kaj Tarkovskij, la rusa reĝisoro de la filmo Solaris. La saman mesaĝon pri la nekomprenebleco inter tro malsamaj civilizacioj enhavas kelkaj aliaj romanoj de Lem, inter ili Edeno, Nevenkebla kaj lia lasta romano Fiasko, kies esenca mesaĝo jam estas eksponita en la titolo, sed por ĝin gustumi la leganto devas atendi ĝis la lasta frazo de la romano.

Solaris estas tradukita al pluraj lingvoj. Mi ne kompetentas por konstati ĉu ties Esperanta versio, same kiel Sinjoro Tadeo, estas pli aŭ malpli fidela al la originalo ol tiuj aliaj. Tamen post ĝia tralego mi povas tion firme kredi. Kaj mi pensas, ke ĝi certe promocios la aŭtoron de ĉi tiu eksterordinara verko ne nur inter la esperantistoj, sed pere de ili en la ekstera mondo. Por mi tio ankaŭ signifas, ke plia pola libro fariĝis parto de la internacia kulturo.

Zbigniew Kornicki

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi