Amo kaj perforto

Amo kaj perfortoEKDE TIAM. Amo kaj perforto: Bitalbumo. – Brisbane: Peter Johns; Donneville: Vinilkosmo, 2021

EKDE TIAM estas eksperimenta elektronika/sintezpopa bando, fondita en 2017 de la geedzoj Peter kaj Jo Johns el Melburno, Aŭstralio. Amo kaj perforto estas ilia debuta albumo, kiu enhavas kvar kantojn en similaj stiloj. Ĉi tiu muziko ne estas por danci, sed por ke vi estu ensorbita kaj tiel senti la muzikon pli ol nur aŭskulti kaj zumkanti ĝin. Por tiu celo la muziko efikas.

Se mi priskribas la muzikon metafore, estas kvazaŭ, se vi estus dormanto, en la stato inter konscio kaj sonĝado, inter ŝonĝo kaj koŝmaro, kaj vi ne komprenus kian vi vidas. Vi povas vekiĝi, sed vi ne certas, ĉu vi volas vekiĝi, aŭ ĉu vi vidu la scenon antaŭ vi ĝis la fino. Tio estas kaj plezuriga kaj malkvietiga, samtempe.

La du unuaj kantoj temas pri amo, kaj la du lastaj pri perforto.

La unua kanto, Al la luno, temas pri vojaĝo al la kosmo, kiel metaforo de pasiaj amo kaj amoro, kaj ties bone konata klimakso de ekscito. Temas pri la karna deziro inter amantoj, kaj ties simplaj bezonoj, ne pensante pri iu alia, pri io ajn, sed nur pri la deziro mem.

La dua, Reva vi, temas pri, eble iom da tempo post la stato de la unua kanto, la imago, kiun ni havas pri alia persono, kaj ĉu tiu imago vere spegulas la personon, aŭ ĉu la persono estas nur revo, kreita de vi mem? Kaj, eble, tiu homo ne nur estas iu malreala, sed ankaŭ ia minaco al vi. Ĉu vi alfrontus, aŭ penus ignori ĝin?

La tria, Paĉjo, temas pri malamo, kiun viro heredas de la patro, kaj tiel malamo pluvivas tra generacioj. Kio okazas, kiam la malamo eksplodas kaj la viro portas pafilon?

La kvara, Por ridi, estas mia plej ŝatata kanto, kaj eble ĝi estas daŭrigo de la tria kanto. La kanto estas inspirita de la reala murdo de la juna aŭstralia komediisto Eurydice Jane Dixon, kiu antaŭ tri jaroj estis tragike seksperfortita kaj mortigita en parko dum nokto fare de 19-jaraĝa persekutanto. La kanto estas tre pensiga kaj kortuŝa sen scio de tiu murdo, sed multe pli forta kaj profunda kun tiu scio.

Vi povas aĉeti la bitalbumon ĉe Vinilkosmo kontraŭ nur kvar eŭroj https://mallonge.net/mh. Estas malmultekoste por albumo, kiun vi probable aŭskultos refoje, refoje kaj refoje.

Johannes Genberg

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/recenzo-126

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi