Banĝo Esperanto: Debuta Esperanto-albumo de Armel Amiot

banĝoLa 22an de aprilo 2022 estis oficiale lanĉita la bita albumeto Banĝo Esperanto de Armel Amiot, nova Esperanto-artisto el Normandio (Francio). Armel Amiot estas tiu, kiun oni povas nomi eklektika muzikisto. En la 1980aj jaroj li estis gitaristo kaj kantisto en la roktriopo Porte 53 kun tri albumoj de originalaj kantoj kaj pli ol 500 koncertoj. Poste, de rokkantisto li iom post iom iĝis ĵazkantisto, sen ellasi sian gitaron. Li traserĉis la Parizajn svingĵazajn scenejojn kun granda nombro da grupoj (Caveau de la Huchette, Petit Journal, Méridien).

Iom poste la banĝo krucis lian vojon, kiam li estis varbita de la grupo La Planche à Laver, formita de profesiaj muzikistoj de lia regiono. De la Novorleana ĵazo ĝis la Karibaj beginoj tra akustika funko, ĝi estis transiro al alia nivelo de videbleco, ĉar la grupo prezentiĝis ĉe multaj festivaloj en Francio, Karibio, kaj alilande. Kun tri albumoj, el kiuj la dua estis surbendigita en Nov-Orleano sub la direkto de la granda banĝisto kaj produktanto Don Vappie, estis por Armel ŝanco kanti kreole (precipe, en la martinika), kio estis ne sen konsekvenco por la nunaj projektoj. Reveninte al piano dum kelkaj jaroj por akompani francan kantmuzikon, daŭrigante sian agadon kiel banĝisto-kantisto, Armel prepariĝis por nova muzika direkto.

Esperanto intertempe transiris lian vojon, la semo kviete ĝermis, kaj la ideo verki originalajn kantojn en la internacia lingvo atendis nur la ĝustan tempon. Same kiel por multaj artistoj, ĝi estis la tempo de la unua trudizoliĝo, kiu donis al li la perspektivon kaj la tempon necesan por nova komenco. La albumeto Banĝo Esperanto estas por Armel la pordo al la Esperanta muzikkampo!

Ĉi tiu albumeto enhavas ses kantojn laŭ la stiloj sving-ĵazo, kreola kaj mond-ĵazo kun la banĝo kiel la ĉefa instrumento. Vi estos surprizita pri la unua Esperanto-verko de Armel!

La bita albumeto malkovreblas kaj mendeblas ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com

Spektu la muzikvideon “Ĉio estas amo”: https://vimeo.com

La retejo de Armel Amiot: http://www.armelamiot.com/

Floréal Martorell
Nome de la Vinilkosmo-teamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/muziko-23

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi