Hispanio: Sopiro je re-renkontiĝo

hispanio

Post longa atendado, nur mankas kelkaj tagoj ĝis ni havos la ŝancon renkontiĝi denove, paroli en Esperanto, ĝui spektaklojn kaj muzikon, lerni kaj praktiki la internacian lingvon. Finfine, la 29an de aprilo komenciĝas nova Hispana Kongreso de Esperanto! En Comillas (Kantabrio, norda Hispanio), en historia urbo, apud la strando, en momento en kiu plej multaj malpermesoj pro la pandemio leviĝis en Hispanio, venis la momento ankaŭ ĝui regionon turisme tre altiran.

Vi povas trovi la ĉefajn detalojn pri la organizado en la paĝo esperanto.es/kongreso. La organizantoj jam publikigis la definitivan programon, kiun vi povas legi en: https://www.esperanto.es/hef/index.php/80a-kongreso/programo. Kiel ĉiam en la hispanaj kongresoj ĝi estos tre varia, kultura kaj distra, kun prelegoj, koncertoj (JoMo, Georgo Handzlik, Saša Pilipović), teatro (Kabaredo Verda Banano), prezento de pluraj novaj libroj, kvizoj, atelieroj, filmoj, ekspozicioj kaj multe pli.

Vi ankoraŭ povas krome aliĝi en tiu ĉi ligilo (se vi jam estis aliĝinta por la unua eldono antaŭvidita por 2020, ne forgesu konfirmi vian ĉeeston). Kaj se vi havas ajnan dubon, skribu al la adreso de la organizantoj ĉe kongreso@esperanto.es.

Ni atendas vin en Comillas!

Fonto: La BitBulteno, 2022, №80

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi