VERDEN kaj AMO-seminario en Greziljono

Greziljono

La seminario okazis de la 31a de marto ĝis la 5a de aprilo en la Esperanto-kastelo Greziljono. Ĝi estis la dua kunsido post Parma en Italio. La seminarion surloke partoprenis 20 geesperantistoj kaj kelkaj pliaj per intereto.

La projekto VERDEN estas subvenciata de Eŭropa Unio kaj kunordigata de UEA. En ĝi kunlaboras IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj TEJO-sekcio BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Temas pri internacia kunlaboro pri daŭripovo kaj transporto. Ĝi ricevas subvencion de la Nederlanda Erasmus-agentejo. En la projekto partoprenas Belgio, Ĉeĥio, Francio, Italio, Nederlando. Francesco Maurelli, kunordigas la projekton nome de UEA.

La renkonton en Greziljono iniciatis la prezidantino de IFEF Rodica Todor. La seminarion malfermis Stefan MacGill. Sara Spanò kaj Francesko Maurelli konigis la programon Erasmus+ kaj la projekton VERDEN. Sekvis pluraj prelegoj: Jaroslav Matuška el Ĉeĥio parolis pri fakultatoj kaj projektoj, la juna studento Matěj Berka pri siaj spertoj en la projekto, Christine Brücker pri la danĝeroj de varmiĝo kaj Lars Sözüer pri efiko de la trafiko al la klimato. Rodica Todor parolis pri la politiko de EU rilate al fervojo. Bert Schumann priskribis al ni la verdan vojon sur iama fervojo ĉe Greziljono. Ladislav Hakl legis prelegon de Ladislav Kovář pri eksteraj kaj internaj kondiĉoj por daŭripova fervojtransporto. Boris Mandirola parolis pri “La Eŭropa Verda Pakto – daŭripova moviĝeblo”. Franco Bressanin prezentis plurajn filmetojn pri agrikulturo, akvomastrumado, verdaj muroj kaj verdaĵoj eĉ en trajno-vagonoj. Vito Tornillo prezentis al ni la hibridajn trajnojn. Ambicia estas . la projekto de Lars Sözüer pri retpaĝo por helpi al la planado de trajnaj vojaĝoj kun bicikloj.

Kadre de AMO-84 parolis Stefan MacGill pri fervojoj por daŭripovo. Laurent Vignaud instruis Esperanton al juna Matěj, kiu tre entuziasme mem eklernis Esperanton antaŭ kvar monatoj.

Dum libera tempo la partoprenantoj promenis en la ĉirkaŭaĵo kaj vizitis la urbon Baugé kaj ankaŭ ĝian malnovan parton kun spiral-tordita turo. Malgraŭ la ŝanĝiĝema vetero ni pasigis agrablajn tagojn inter esperantistoj. Bongusta manĝo kontribuis al bona etoso. Bert Schumann tre bone prizorgis la ĉeestantojn.

Liba Gabalda

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/francujo-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi