KKE rekomencas ĉeestan agadon kaj enspiras novan aeron

Brazilo

La 30an de marto en Rio-de-Ĵanejro okazis la ĝenerala asembleo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). La kunsido komenciĝis je la 18a horo, kiam la minimuma kvorumo fiksita en la avizo estis atingita. Tiu estis la unua ĉeesta evento, okazinta tie ekde la komenco de la pandemio.

La prezidanto, Givanildo Costa, videble kortuŝita, prezentis raporton pri la agado de la institucio dum la pasinta jaro. Poste li pritraktis la bilancon. La advokato Hélder Lopes, eksprezidanto de KKE, konigis la rezultojn de la lingvoinstruaj iniciatoj, entreprenitaj de li kaj lia edzino, la profesorino Maria Amélia Ferreira, en la Federacia Universitato de ŝtato Rio-de-Ĵanejro (UFF) kaj en lernejoj situantaj en la norda regiono de la tielnomata Mirinda Urbo. Poste, la esperantistino Célia de Gusmão, kiu estis enpostenigita kiel anstataŭanto en la kontrola konsilantaro, salutis la ĉeestantojn.

En la fino de la kunsido la radioparolisto Fabiano Henrique estis elektita vicprezidanto. Unu el liaj unuaj celoj estas restarigi la cirkuladon de la revuo InKo. Por plenumi tiun taskon li petis la kunlaboron de ĉiuj membroj. Ankaŭ en lia listo de farendaĵoj estas la pliigo de la agado de KKE ĉe interreto, speciale en socia medio.

Fabiano Henrique

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/brazilo-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi