Prezidanto de UEA Duncan Charters partoprenos en BET-56

Ĉi-somere, unuafoje en la historio de BEToj, en la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), partoprenos aganta prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Duncan Charters, prezidanto de UEA ekde 2019, magistriĝis ĉe la angla universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la Usona universitato de Indiana. Ekde 1974 li instruas en la usona universitato Principia College kiel profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj okupis la katedron pri humanismaj studoj. Li instruis ĉefe la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon en pluraj Usonaj universitatoj, estis la pionira instruisto de Esperanto en la programo kiu poste fariĝis NASK, kaj instruis klasojn pri Esperanto kaj seminariojn pri lingvoinstruado en pluraj landoj aldone al ripetita instruado en NASK.

Charters estas rajtigita ekzamenanto por la Esperantlingvaj KER-ekzamenoj kaj por la paralelaj Usonaj ekzamenoj por la hispana lingvo de ACTFL. En konferencoj kaj kongresoj li prelegis ankaŭ pri hispana literaturo, kaj en Valencio en 1993 gvidis la Kongresan temon de la UK pri “Edukado por al 21a jarcento”. Liaj profesiaj esplorinteresoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultokomprenon, kaj evoluigi kompetentecon de lingvaj kaj interkulturaj kapabloj.

Li eklernis Esperanton en la mezlernejaj jaroj en sia angla naskiĝurbo Croydon, kie li partoprenis en la agado de la Junulara Esperanto-Klubo de la urbo, kiu inkluzivis en someraj vizitoj al Eŭropo ankaŭ Greziljonon. En la universitato li aktivis en la studenta klubo kaj la Junularo Esperantista Brita, redaktis kaj eldonis ties bultenon “Kial Ne?”. En Usono dum postdiplomaj studoj li organizis la unuan konferencon pri Esperanto kaj ĝia literaturo kiun partoprenis neesperantistaj fakuloj. Li servis kiel prezidanto de ELNA (nun la Landa Asocio Esperanto-USA), kaj ankaŭ de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, antaŭ ol servi al ILEI kiel prezidanto de ĝia Ekzamena Komisiono kaj kiel prezidanto kaj vicprezidanto de la Ligo mem. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Kadre de BET-56 Duncan Charters partoprenos kune kun Amri Wandel okazis programeron “UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj”, gvidos seminarion “Instruado kaj lingvolernado”, rakontos pri interkultura kompetento kaj prelegos, interalie, pri la temo “Kiel paroli publike pri Esperanto kaj kiel respondi al kritikoj pri Esperanto”.

Ankoraŭ pasintjare UEA donis al BET-56 sian aŭspicion, per tio espriminte sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la UEA.

Foto: Michael R. Weaver

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/bet-124

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi