Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2022

3114. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Vilho Setälä (1892-1906-1985), pioniro de la finnlanda fotoarto, kreinto de la finnlingva fotoleksiko kaj la plej konata finna esperantisto; sekretario (1918-22) kaj prezidanto (1955-65) de Esperanto-Asocio de Finnlando, ĝenerala sekretario de la 14a UK (Helsinko, 1922), fondinto kaj redaktoro de Esperanta Finnlando (1918-73, kun paŭzoj); komitatano de UEA (1920-63), membro de la Akademio de Esperanto (1930-85); aŭtoro de pluraj vortaroj, lernolibroj kaj libroj en/pri Esperanto inkluzive de la finna-Esperanta vortaro (1923) kun pli ol 30 mil kapvortoj kaj lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto kun kvar internaciaj, tri finnaj kaj du svedaj eldonoj; honora membro de UEA (1933), honora prezidanto de EAF (1979).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 255-257) kaj en artikolo de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2017/04/setala.

10. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis György Nanovfszky (1942-1958-2021), hungara filologo, ĵurnalisto, verkisto, diplomato kaj esperantisto; reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo (1982-86), prezidanto de HEA kaj ties komitatano A en UEA (1998-2006), kortumano de la Esperanta Civito (2013-21), vicprezidanto de la Esperanta PEN-Centro (de 2013), prezidanto de la societo Fajszi Amika Rondo (2012-21); ĉefredaktoro de Planlingvistiko (1982-86), redakciano de Hungara Vivo (1988-90) kaj Literatura Foiro (1986); honora prezidanto de HEA (2007) kaj honora membro de UEA (2012). En 2015 intervjuoj kun György Nanovfszky, kiujn faris I. Nemere, aperis libroforme kun la titolo Nano. Aventuroj de poliglota diplomato en kvin kontinentoj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 210-211) kaj en nekrologo, publikigita en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2021/08/nanovfszky.

11. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (Иван Геннадьевич Ширяев, 1877-1895-1933), Ruslanda kaj Sovetunia instruisto, rusortodoksa pastro kaj esperantisto (№3228, laŭ la Zamenhofa “Adresaro”), iniciatinto-ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto, eldonanto-redaktoro de La Rondiranto (1918-22, 43 numeroj), aŭtoro de pluraj novel(ar)oj (Sep rakontoj, 1906; La ciganino, Brajla eldono 1907; Tra la loko ensorĉita, 1913; Forta impreso, 1914; Peko de Kain, 1932) kaj de la posteume (1995) eldonita romano Sen titolo, kiun kelkaj fakuloj konsideras la plej frua originala Esperanto-romano kaj la plej interesa el la fruaj romanoj verkitaj en Esperanto; tradukinto de Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia de Zamenhof (1906).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 277-278) kaj en la artikolo Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2017/04/shirjajev.

12. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Jacques-Louis Mahé (ĵak-luí maé, 1912–1928-1992), franca fotisto, filmprojekciisto, filmisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Lorjak; pioniro de la Esperanta kino (Antaŭen 1936; Angoroj, 1964); aŭtoro de sep romanoj (Neologisme, 1975; Transe, 1976; Retoj, 1978; Regulus, 1981; Eŭlalia, 1984; Mariagnes, 1986; Kromosomoj, 1989) kaj unu novelaro (Iluzioj, 1982) – pro ĉi tiuj verkoj plejparte leĝertemaj kaj humurplenaj, kun pluraj burleskaj kaj absurdaj epizodoj, surprizaj intrigoturnoj kaj suka lingvaĵo, oni ofte taksas lin la ĉefa figuro en la amuza Esperanto-literaturo.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 188-189.

14. Antaŭ 105 jaroj mortis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф, 1859-1887-1917), ruslanda juda okulkuracisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto (La) Esperantisto (1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo, nomita de siaj samtempaj esperantistoj “La Majstro”. Lia poemo La Espero estas la himno de Esperanto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 304-306). Pri la lastaj jaroj kaj pri la forpaso de Zamenhof legu la artikolon Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile… de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2021/04/zamenhof-26.

15. Antaŭ 110 jaroj en la katastrofo de la ŝipo “Titanic” pereis William Thomas Stead (1849-1912), angla ĵurnalisto, pacifisto kaj filantropo, pioniro de Esperanto en Britio, en 1902 fondinta Esperanto-rubrikon en sia revuo The Review of Reviews.

18. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Koffi Gbeglo (1957-1984- ), togolanda instruisto kaj esperantisto; aktiva disvastiganto de Esperanto en Afriko, kunfondinto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (1987), fondinto kaj redaktoro de kelkaj Esperanto-bultenoj, fondinto de TIETTI-Instituto de Esperanto (1992) ĉe kiu en 2004 ekfunkciis la lernejo Instituto Zamenhof; membro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI (1994-2006), estrarano de UEA (1998-2004), kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA (2004-06), fondinto (2006) de Afrika Centro Esperanista; aŭtoro kaj kompilinto de kelkaj libroj kaj broŝuroj; membro de la Akademio de Esperanto (2004-12), laŭreato de la premio de la Fondaĵo Antoni Grabowski (1997).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 102.

22. Antaŭ 45 jaroj mortis Lakshmishvar Sinha (1905-1928-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974) kaj de kelkaj libroj, interalie, de la membiografiaj verkoj Hindo rigardas Svedlandon (1936) kaj Jaroj sur tero (1966), tradukinto de la novelaro de Tagore Malsata ŝtono, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio “Oriento-Okcidento”.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 260-261) kaj en artikolo de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2017/04/sinha.

25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Josef Kavka (1922-1948-2019), geologo, petrologo, instruisto kaj esperantisto, populariganto de scienco inter esperantistoj kaj de Esperanto inter sciencistoj; ĝenerala sekretario de ISAE (1971-80), ĉefredaktoro de Scienca Revuo (1978-87), redaktoro de Geologio Internacia (1968-90), aŭtoro de pluraj sciencaj, prilingvaj kaj terminologiaj artikoloj, kaj de la libroj Ĉu leŭcito en Bohemio? (1995) kaj Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (1996); honora membro de UEA (2003).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj por aprilo 2022 aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/aprilo-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi