La 14an de marto 1952, antaŭ 70 jaroj, naskiĝis Viktor Sapoĵnikov (Виктор Сергеевич Сапожников, 1952-2016), Sovetunia kaj Ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto (ekde 1980); kunfondinto kaj redakciano de la legenda samizdata almanako Sezonoj (1984-90), kunlaboranto de Ekzakte kaj La Ondo de Esperanto; aŭtoro de pluraj, ĉefe humuraj kaj satiraj, beletraĵoj, artikoloj, eseoj kaj recenzoj kaj de du libroj (Proverboj kaj sentencoj, 1990; Ljusjka Benc, 1992), tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj (2000).
Okaze de lia hodiaŭa jubileo ni proponas (re)legi du originalajn kaj unu tradukitan (fragmento) verkojn de VikS:
Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’
Viktor Sapoĵnikov: Kongresaj paroladoj
Lev Tolstoj: Resurekto. Ĉapitro XV (Trad. Viktor Sapoĵnikov)
AlKo