Pliaj reagoj pri la eventoj en Ukrainio

satAl la deklaroj de UEA kaj TEJO pri la eventoj en Ukrainio lastatempe aldoniĝis du pliaj: deklaracio de la Estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio (IJEA) kaj komuna deklaro de la Plenumkomitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj Organiza Komitato por la 95a Kongreso de SAT, kiu estis planita por Moskvo. Krome, UEA kaj TEJO fondis helpo-servon.

Referencoj:
Deklaracio de la Estraro de IJEA https://www.liberafolio.org
Deklaro de la Plenumkomitato de SAT https://satesperanto.org
Gazetara komuniko pri helpo-servo de UEA kaj TEJO https://uea.org/gk/1026a1

Intertempe la redakcio Libera Folio, kiu publikigis la kvinopan deklaron de (eks)gvidantoj de REU, informis ke: “eksciinte ke iu el la subskribintoj jam ricevis konkretan minacon, ni decidis laŭ peto de iuj subskribintoj malpublikigi la kontraŭmilitan deklaron”.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/ukrainio-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi