Iĝu estrarano de TEJO

estraranoLa 26an de februaro 2022, la estraranoj de TEJO Alexandre Raymond kaj Uriel Gurdián eliris el la estraro. Sekve la Elekta Komisiono malfermas alvokon, kiu serĉas kandidatojn al la estraro de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2022 naskiĝinta inter la 1a de septembro 1986 kaj la 31a de januaro 2004. Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas taŭga lingvonivelo por internacia kunlaboro, laboremo kaj fleksebleco. Se la kandidato ne estas sufiĉe sperta pri TEJO-temoj, eblos trovi mentoron en aŭ ekster la Estraro por ke elektito povu plejeble sukcesi en siaj estraraj taskoj.

Krome, pro la deziro havi geografie kaj genre ekvilibran Estraron, ni forte bonvenigas kandidatojn ne-virajn kaj ekstereŭropajn, ĉar la Estraro sentas, ke ĝi vere bezonas aktivan membron kiu povas atingi kaj kompreni la bezonojn de la tuta membraro de TEJO.

Estos utile, se kandidatoj povos subteni la estraron en iu(j) ajn el la subaj agadkampoj:

  • Talento
  • Adoleska Agado
  • Egaleco
  • Daŭripoveco

Krome, interesiĝo de kandidatoj pri la subaj agadkampoj estas bonvenaj:

  • Kongresoj
  • Pasporta Servo
  • Kulturo

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 27a de Marto 2022 kun viaj vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel, ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.

Elekta Komisiono de TEJO
Hans Becklin, Marc Konijnenberg,
Ana Ribeiro, Tamiris Queiroz

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi