Deklaro de TEJO pri solidareco kun Ukrainio

tejoSojle de nova milito, L. L. Zamenhof skribis en 1914: Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi [konstantan] pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj… la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (Post la Granda Milito: PVZ Originalaro III, 2692)

Samspirite, kiel organizo dediĉita al libereco kaj al respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledas por ke homoj, kie ajn en la mondo, ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la registaro de Rusio kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de la fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO solidarecas kun ĉiuj viktimoj de militoj: kun mortigitoj kaj vunditoj kaj kun ĉiuj rifuĝintoj. Al ĉiuj niaj membroj, aktivuloj, partneroj kaj samideanoj en Ukrainio ni dissendas nian subtenon. Ni ankaŭ agnoskas la suferon de rusianoj, kiuj estis kontraŭvole enplektitaj en la militon. Ni solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kiuj manifestacias kontraŭ ĝi riskante malliberiĝon. Ni salutas tiujn pacajn batalantojn kiel parolantoj de lingvo de paco. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefrate dialogi por flegi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la registaro de Rusio.

TEJO alvokas por paco en Ukrainio kaj tra la mondo, por ke homoj povu vivi sen risko de perforto, morto aŭ subpremo. Ni pledas por la tuja retiriĝo de la militistaro de Rusio el Ukrainio kaj por la respekto de la homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi konfliktojn, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan mondan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
la 27an de Februaro 2022

Por konkrete subteni esperantistojn trafitajn de la milito, vi povas donaci al Konto Espero de UEA. Nun TEJO estas aktive enplektita en transnacia laborgrupo de la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). La laborgrupo celas kunigi informojn inter Ukrainio kaj eŭropuniaj najbaraj landoj por efike disponigi bezonatajn rimedojn. Se vi povas helpi aŭ deziras kontribui al la agado de TEJO, kontaktu la Oficejon de TEJO aŭ la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj (KER).

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi