Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio

senegaloKadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26a ĝis la 30a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.

Ĉiuj detaloj pri la strukturo de la kurso kaj la lanĉo de la projekto troviĝas en dokumento de UEA-ILEI. La kurso komenciĝos la 19an de septembro: lecionoj daŭros ĝis la 17a de decembro, sed enplektiĝo en la laboroj de la 8a AKE ankaŭ estas parto de la agado. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR.

Interesatoj devas sendi sian kandidatiĝon per la kandidatiĝilo aŭ rekte al la retadreso senegalo22@groups.io.

La kandidatiĝo devas esti farita de la interesato mem kaj devas informi:

  • plenan nomon (kiel en oficiala identiga dokumento);
  • sekson (nedevige);
  • naskiĝdaton;
  • plenan loĝadreson (kun poŝtkodo, se estas);
  • telefonnumeron, se estas;
  • UEA-kodon, se estas;
  • ĉu la kandidato havas pasporton kaj, se jes, emisiintan landon;
  • ĉu la kandidato havas KER-ekzamenan atestilon aŭ alian Esperantlingvan atestilon kaj, se jes, je kiuj niveloj;
  • mallongan priskribon de antaŭaj instruspertoj;
  • kaj motivojn de la kandidatiĝo.

La informojn ricevos ĵurio, kiu respondecas pri la elekto de la instruonto. Kandidatoj povos esti kontaktitaj por intervjuo kun la ĵurio, kiu okazos rete. Ne estas fiksa limdato por akcepto de kandidatiĝoj, sed la ĵurio povas fari sian decidon iam ajn dum la periodo ĝis la kurso, pro kio pli fruaj kandidatiĝoj nature ĝuos pli da ŝanco.

La kurso en Dakaro celas ne nur helpi la laborojn ĉirkaŭ la 8a AKE, sed ankaŭ fortigi la Esperanto-movadon en Senegalo. La tuta buĝeto de la kurso estas de 6000 EUR, kun parto destinita al informagado, cele al diskonigo de la kurso en Senegalo kaj de Esperanto mem. Donacoj por informado kaj por agado en Afriko bonvenas ĉe la fondaĵoj Informado kaj Afriko de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1027.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi