Esperanto Subgrunde, Vol. 2: 49 kantoj en du diskoj

subgrundeLa 18an de marto 2022 aperis la esperantokora internacia kompilo Esperanto Subgrunde kun 49 kantoj, kunproduktita de la bandoj kaj Vinilkosmo.
En 2000 Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de la esperantokora kompilo Esperanto Subgrunde. En marto 2022 aperis la dua volumo, kiu enhavas freŝajn kantojn speciale registritajn por la eldono kaj malnovajn remalkovritajn kantojn kun restaŭrita sono.

Al la albumo kontribuis 23 bandoj el 11 landoj. La unuaj ekstremrokaj bandoj, kiuj ekverkis kantojn en Esperanto, aperis fine de la 1980aj kaj komence de la 1990aj jaroj. Samtiam en Francio estis fondita la Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Ekde la 1990aj ekzistis negrandaj kvantoj da subgrundaj muzikistoj apogantaj la internacian lingvon en Brazilo, Pollando, Francio, Ruslando, Ukrainio, Japanio, kaj apartaj bandoj en aliaj landoj.

“Esperantokoro” estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ seksismo kaj socia maljusteco, kontraŭ milito kaj baroj inter homoj.

La nova kompilo Esperanto Subgrunde subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton La Escuelita (La lernejeto), starigitan de tri instruistinoj de la mezlernejo franca-perua de Lima. Ĝi celas plenumi edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon por infanoj loĝantaj en la ladurbaj kvartalaĉoj lokitaj en la altaĵoj de Lima sen aliro al la retaj virtualaj kursoj ekde la komenco de la koronvirusa pandemio.

Partoprenantaj artistoj: Ale Kosabela kaj Arrach (Argentino/Francio, punk-hardkoro), Brassens Not Dead (Brassens ne mortis, Francio, kanzono anarki-punko), Corbata (Kravato, Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Tri boteloj, Germanio, punko), Eveline Paŭla (Brazilo, punk-roko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro, minckoro), Frakasu (Ruslando, hardkorpunko), Jan Ali Sin (Ruslando, elektropunko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzono anarki-punkroko), Krio de Morto (Pollando, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Pollando, hardkorpunko), Penis Canina (Ruslando, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Katalunio, rurala punko), Platano kaj Sparky Riot (Platano kaj Sparka Ribelo, Francio, skapunko), René Binamé (Renato Bonamato, Belgio, kanzono anarki-punko), Rezistanco (Ruslando, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Ruslando, garaĝroko), SocialZero (Ruslando, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo, Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Argentino, garaĝroko-punkroko).

Pli detale legu ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com

Duobla albumo, ref.: VKKD135-083AB
Disko A, 25 titoloj, 57:45 min / Disko B, 24 titoloj, 56:28 min)
Prezo:
Duobla KD-ALBUMO: 16€ + sendokostoj; bitalbumo (mp3m 320 Kb/s, ogg, flac, elsendofluo) 15€.

Nome de la Vinilkosmo-teamo
Flo Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/muziko-22

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi