Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107a UK en Montrealo

montrealoJam funkcias paĝo por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK): edukado.net/ekzamenoj/ker/uk.

Dum la sesio okazos la premiero de la nova nivelo C2. Ĉe la paĝo eblas trovi ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj kaj la aliĝilon por ekzameniĝo dum la 107a UK (Montrealo, 6-13 aŭgusto 2022). La skriba kaj aŭdkomprena ekzamenoj okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 11an kaj 12an de aŭgusto. Por la parolaj ekzamenoj, kiuj daŭras inter 20 kaj 25 minutoj, oni devos rezervi lokon. La horaro por tio disponeblos en julio ĉe la sama paĝo. Por partopreni la sesion oni devas esti aliĝinta al la 107a UK: uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31a de marto).

Ĝis nun 2463 homoj sukcesis en la KER-ekzamenoj, kiuj estas servo de UEA kunlabore kun Edukado.net. La ekzamenajn laborojn ekde 2008 gvidas la KER-ekzamena Komisiono de UEA, konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti. La ekzamenoj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas UEA-reprezentanto. La ekzamensistemo por la niveloj B1, B2 kaj C1 estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario), kiu kunlaboris kun UEA ĝis 2021. Por validigo de la nivelo C2 UEA traktas kun la Akademio de Esperanto: uea.org/gk/1001.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1029.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi