Jubileoj kaj memordatoj en marto 2022

marto

2. Antaŭ 50 jaroj mortis Cecil “Tiny” Goldsmith (1889-1907-1972), brita komercisto kaj esperantisto; ekde 1926 ĉefa Esperanto-aganto en Britio kiel administranto/sekretario de BEA, sekretario de tri UKoj en Britio (1930, 1938, 1949), direktoro de UEA/IEL (1936-47), ĝenerala sekretario de UEA (1947-54), redaktoro de Esperanto Internacia (1940-1947). Kunfondinto (1928) de la eldonejo The Esperanto Publishing Company Ltd, kiu eldonis pli ol cent Esperanto-librojn; tradukinto de la romano Murdo en la orienta ekspreso de A. Christie (1937).
Legu pli pri Cecil Goldsmith en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 105-106.

7. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Hasegawa Teru (1912-1932-1947), konata kiel Verda Majo, japana esperantistino, kiu ekde 1937 loĝis en Ĉinio, partoprenante la rezistadon kontraŭ Japanio (kiel ĵurnalisto kaj radioparolanto) kaj revolucian Esperanto-movadon, kunlaboranto de Ĉinio Hurlas kaj Heroldo de Ĉinio, aŭtoro de la libroj Flustr’ el uragano (1941) kaj En Ĉinio batalanta (1945), tradukinto de Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzo (1941); en 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis ŝian 500-paĝan verkaron Verkoj de Verda Majo.

7. Antaŭ 20 jaroj mortis Béla Hules (1926-1964-2002), hungara instruisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Adalberto Huleŝ, diversnivela instruisto de Esperanto, aŭtoro de kelkaj hungarlingvaj libroj kaj de la poemaro Katoj kaj ĉevaloj (1982) en Esperanto.

9. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Elio Migliorini (1902-1914-1988), eminenta geografo, membro de la itala scienca akademio kaj esperantisto, aŭtoro de la intallingva enciklopedieto Pionieri dell’Esperanto in Italia (1982) kaj kompilinto de la populara Esperanta legolibro, kiu havis ses eldonojn de 1925 ĝis 1985.

14. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (Сапожников, 1952-1980-2016), sovetunia kaj ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj redakciano de la samizdata almanako Sezonoj (1984-90), kunlaboranto de Ekzakte kaj La Ondo de Esperanto; aŭtoro de pluraj, ĉefe humuraj kaj satiraj, verkoj kaj recenzoj kaj de du libroj Proverboj kaj sentencoj (1990) kaj Ljusjka Benc (1992), tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj (2000).

14. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Imre Baranyai (báranjai, (1902-1925-1961), hungara pentraĵ-agento, oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Emba; unu el la gvidantoj de la hungara laborista Esperanto-movado, aŭtoro de La profeto (poemaro, 1934), Maria kaj la grupo (romano, 1936), En ekzilo (poemaro, 1938), Népszerű Eszperantó nyelvtan (lernolibro, 1947), Ekzilo kaj azilo (poemaro, 1962).

18. Antaŭ 55 jaroj mortis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro de la Lingva Komitato (1924-48), membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de Literatura Mondo; aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937).
Legu pli pri Julio Baghy en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 19-20.

20. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Ludwig Karl Vanselow (1877-[ĉ. 1914 aŭ 1933]-1959), germana ĵurnalisto, verkisto, eldonisto, aktivulo de nudismo, posedanto de kinejoj kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj libroj en la germana, de ses kajeroj de siaj Esperantaj poemoj Nia lingvo Esperanto (1952-53) kaj de la versa lernolibro Esperanto (1948), kunfondinto de la postmilita Esperanto-Ligo Berlin (1949).

27. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Edward Wiesenfeld (1892-1912-1942), pollanda juda dentkuracisto kaj esperantisto, instruisto kaj propagandisto de Esperanto, fondinto (1922) kaj gvidanto de la Pola Instituto de Esperanto, kunlaboranto de pluraj Esperanto-gazetoj, tradukisto, aŭtoro de Galerio de Zamenhofoj (1925) kaj Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof 1934), membro de la Lingva Komitato (1923-42).

27. Antaŭ 85 jaroj mortis Alfred Michaux (miŝó, 1859-1901-1937), franca advokato, interlingvisto kaj esperantisto; iniciatoro kaj vicprezidanto de la unua UK (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), defonda membro de Lingva Komitato (1905-14), redaktoro de La Revue de l’Espéranto (1903-1906); aŭtoro de Nouvelle méthode pour apprendre seul l’Espéranto (kun P. Boulet, 1905), Evolucio libera aŭ Akademio (1908), Romanal – metode de international lingue (1909), Etude des projets soumis à l’Academia pro Interlingua sur la langue universelle: Esperanto, Ido, Latino, Romanal (1912), Une langue internationale anglo-latine “Le Romanal” (1917), Romanal: Langue auxiliaire Anglo-Latine: Étude de langue internationale (1922). En 1911 Michaux forlasis Esperanton proteste kontraŭ maldemokratia gvidado de la Esperanto-movado kaj okupiĝis pri sia projekto Romanal.
Legu pli pri Alfred Michaux en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 199-200.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo pri jubileoj kaj memordatoj por marto 2022 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/marto-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi