ESLI: nova Esperanta-litova vortaro

esliEn februaro, antaŭ la komenco de la tradicia internacia librofoiro en Vilno aperis nova ampleksa Esperanta-litova vortaro de Gediminas Degėsys (mallongigite: ESLI). Ĝin eldonis la aŭtoro mem. ESLI estas la plej ampleksa kaj la plej solida tiaspeca vortaro, kiu enhavas ĉirkaŭ 40 mil vortojn sur 504 paĝoj. La eldonkvanto de la vortaro estas sufiĉe granda por la nuna tempo – 2000 ekzempleroj. Ĝi estas la dua vortaro, kompilita de Degėsys: en 2015 aperis lia kvaroble malpli ampleksa Esperanta-litova vortaro kun ĉirkaŭ 10 mil vortoj.

La vortaron redaktis Julija Grigėnaitė. Ĝi estas kompilita surbaze de la plej novaj principoj kaj fontoj de leksikografio. En la vortaro krom la ĝeneralaj kaj ĉiutage uzataj vortoj estas ankaŭ multaj specifaj terminoj de komputiko, juro, matematiko, filozofio, psikologio, teologio, filologio, arto, medicino, biologio, turismo kaj aliaj fakoj. La vortaro estos utila por tradukistoj al Esperanto. Ĝi enhavas multajn sinonimojn.

La aŭtoro Gediminas Degėsys, naskiĝinta en 1980 en Alytus, estas filozofo, afrikanisto, poligloto, poeto, vojaĝanto kaj esperantisto. Li studis en la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno, en la Laterana universitato en Romo, kaj en la Teologia instituto en Assisi. En 2006 en la Edukologia universitato en Vilno li akiris magistran diplomon, en 2011 en la universitato Vytautas La Granda li defendis sian disertacion por akiri la gradon de doktoro de filozofiaj sciencoj. En la Vilna universitato li lekciis pri filozofio, afrikanistiko, instruis diversajn lingvojn. Degėsys publikigis artikolojn kaj studojn en sciencaj periodaĵoj, verkis kaj eldonis dek lernolibrojn de diversaj lingvoj, aperigis unu poezian libron en la lingvoj litova, rusa kaj Esperanto.

Degėsys ekstudis Esperanton en 1993. Li partoprenis kelkajn UKojn en diversaj landoj, tradukis al Esperanto kelkajn porinfanajn librojn kaj la filozofian libron Saĝo kiel terapio de Jūratė Baranova, gvidis kaj plu gvidas Esperanto-kursojn. En 2001 estis eldonita lia lernolibro de Esperanto por litovoj. Kaj la nova Esperanta-litova vortaro estas nun lia ĉefa verko.

Pri la nova vortaro de Gediminas Degėsys amplekse kaj vaste informis litovaj amaskomunikiloj – 12 retejoj kaj kvar paperaj gazetoj.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/litovio-51

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi